Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Niaj unuaj tagoj en Kopenhago
2011-07-27

 

    Dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago edukado.net multflanke reprezentiĝas per edukaj kaj lingvaj programoj de la kongreso.

 

    Jam en la unua vespero, dum la Movada Forio ni partoprenis kun nia stando kaj prezentis plurajn dosierojn kun ekzercoj, disdonis centon da pinĉiloj kaj plurcent flugfolojn pri la agado kaj atingaĵoj de la paĝaro.

 

    Dum la semajno nia eta teamo (Katalin Sylvain, Petra kaj Monika) okazigas paroligajn kursojn je du niveloj entute en 16-horoj, kiujn plurfoje ĉeestis 60-80 personoj. Ni organizas kaj efektivigas la KER-ekzamenojn kaj partoprenos en pluraj aliaj aranĝoj.

 

    Lundon posttagmeze estis aparta programo por la membroj de la retejo. En la metiejo partoprenis sesdeko da personoj, plejparte konantaj jam la paĝaron, uzintaj ties servojn. Katalin Kovats, redaktoro de la paĝaro prezentis al la ĉeestantaro la estraron de la Fondaĵo, la kongresumantajn kontribuintojn, raportis pri la financoj de la retejo. La ĉeestantoj povis ekkoni kelkajn statistikajn datumojn, la novajn servojn (kiel ekzemple la sekcion de Diplomlaboraĵoj aŭ Panteono), kaj kelkajn trukojn por pli efike utiligi la funkciojn de la retejo.

 

    Katalin prezentis ankaŭ RITE kaj raportis pri la nuna stato de la trejnejo, pri ĝiaj iamaj 18 studantoj el 10 landoj, el inter kiuj Monika Molnar eĉ rete prezentis sian propran studspacon kaj progresojn en la kursaro.

 

    Pli kaj pli rimarkebla estas la konateco de la retejo, kies nomo kiel bona ekzemplo, konsilata eblo por fakaj studoj, pluperfektiĝo aŭ helpo menciatas en pluraj prelegoj kaj prezentoj.

 

    Detalan raporton pri la semajno ni aperigos fine de la kongreso.

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng