Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova retejo -- senpagaj servoj por esperantistoj
2011-07-27

 

    Esperanto.com estas virtuala komunumo, kiu donas eblecon al esperantistoj el ajna parto de la mondo konatiĝi, komuniki, interŝanĝi sperton kaj aliaj.

 

    Tiu ĉi retejo estis kreita de esperantistoj por esperantistoj kaj havas nur la Esperantan interfacon. Esperanto.com ne strebas por anstataŭigi naciajn retojn.

 

    Ĝi nur celas simpligi komunikagon inter individuaj esperantistoj kaj grupoj kaj disponigi al ili specifajn unikajn nur esperantistajn servojn.

 

    Profiloj. Vi povas krei propran konton ĉe Esperanto.com, alŝuti foton, indiki kontaktinformojn, interesojn...

 

    Por krei konton necesas havi e-poŝtan adreson kaj pasi kelkminutan registriĝon: http://esperanto.com/user/register.

 

    Post konfirmo de konto per e-mesaĝo, eblas veni al ĝi kaj klaki butonon "Redakti" por aldoni personajn informojn kaj agordojn.

 

    Pliajn informojn vi povas trovi en paĝo de Oftaj Demandoj aŭ en diskutoj en la grupo "Teknikaj demandoj":

 

    http://esperanto.com/faq;

 

    http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj.

 

    Amikeco kaj komunikado. Uzantoj de Esperanto.com povas serĉi novajn kaj malnovajn amikojn, aldoni ilin al sia reto, interŝanĝi kun ili per mesaĝoj, komentoj kaj aliaj.

 

    Ĉu vi volas trovi malnovajn aŭ novajn amikojn? Serĉado de uzantoj, listo de uzantoj kaj mapo de uzantoj estas je via dispono!

 

    Kiam amiko estas trovita, vi tuj povas sendi al li privatan mesaĝon kaj aldoni al la listo de amikoj.

 

    Integriĝo de Esperanto.com kun Twitter, Google Maps kaj aliaj retejoj riĉigas la eblecojn.

 

    Pliaj informoj troveblas en "Oftaj demandoj" kaj "Teknikaj demandoj".

 

    Blogaĵoj. Ĉiu uzanto ĉe Esperanto.com povas krei propran Esperantlingvan blogon kaj aldoni al ĝi blogaĵojn.

 

    Blogaĵoj estas unu el ĉefaj aktivecoj de esperantistoj en interreto.

 

    En Esperanto.com vi povas krei blogaĵojn, aldoni etikedojn al ili kaj similaj.

 

    Kutime publikaj blogaĵoj aperas en la speciala portalo (vidu supran menuon) de blogaĵoj kaj en via persona paĝo, tamen vi povas krei ankaŭ privatajn blogaĵojn kaj blogaĵojn por privataj grupoj.

 

    Aldoni novan blogaĵon estas tre simple. Vi povas trovi tiun ĉi eblecon en supra menuo: Krei enhavon -> Krei Blogaĵon.

 

    Vi povas ankaŭ:

 

    Aboni blogaĵojn pere de RSS;

 

    Navigi tra etikedoj de blogaĵoj.

 

    Fotoalbumoj. Ĉiu uzanto povas krei propran fotoalbumon kaj alŝuti tien fotojn. Fotoalbumojn eblas aldoni al la eventoj kaj grupoj.

 

    Necesas noti, ke Esperanto.com ne celas anstataŭigi foto-servojn de aliaj grandaj retejoj. Simple ni donas eblecon al esperantistoj alŝuti kelkajn fotojn kaj riĉigi enhavon de iliaj E-profiloj kaj blogoj.

 

    Pliaj klarigoj pri fotoalbumoj videblas en ĉi tiu blogaĵo:

 

    http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-nova-fotoal....

 

    Grupoj kaj eventoj. Vi povas trovi kaj partopreni variajn grupojn aŭ eventojn. Vi povas ankaŭ aldoni proprajn.

 

    Esperanto.com havas grandan multagordeblan sistemon de grupoj kaj eventoj.

 

    Ĉiutage en la mondo okazas amaso da Esperanto-eventoj. Esperanto.com havas multajn ilojn por anonci pri eventoj, trovi eventojn, diskuti, aldoni novaĵojn kaj similaj.

 

    Vi povas ne nur anonci pri la venontaj eventoj, sed ankaŭ aldoni fotoalbumojn pri la malnovaj, aldoni blogaĵojn kun viaj impresoj, krei raportojn...

 

    Vi ankaŭ povas krei propran privatan kalendaron de eventoj kaj multon-multon alian...

 

    Grupoj povas esti diversaj.

 

    Se vi estas reprezantanto de organizo, klubo, firmao k. s. vi povas facile krei grupon kaj inviti partoprenantojn al ĝi!

 

    Pliaj informoj troveblas en supraj menueroj "Grupoj", "Eventoj" kaj "Oftaj demantoj".

 

    Diskutoj. Vi povas partopreni en la komuna forumo de Esperanto.com aŭ diskutojn de grupoj kaj eventoj.

 

    Por tio iru al la menuero en la supra menuo "Diskutoj".

 

    Ludoj. Vi povas ludi kelkajn Flash-ludojn:

 

    http://esperanto.com/content/ludu-listo-de-ludejo.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng