Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Dai Bingguo faris neoficialan intervidiĝon kun Hillary Diane Rodham Clinton
2011-07-27

 

    La 25-an de julio ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo faris neoficialan intervidiĝon en Shenzhen, Guangdong-provinco de Ĉinio, kun usona ŝtata sekretario Hillary Diane Rodham Clinton. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj komune zorgataj problemoj.

 

    La du flankoj konsentis daǔre firme klopodi por konstruado de la dulandaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj interrespektaj, reciproke profitaj kaj komune gajnaj, kune penadi por grandigi la dulandajn kunlaborojn en diversaj kampoj, respekti reciprokajn grandajn interesojn kaj prizorgojn, bone trakti malakordojn kaj pliigi reciprokan konfidon en strategio. Dai Bingguo reasertis la justan starpunkton de Ĉinio en la problemoj pri Taiwan kaj Tibeto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng