2011-07-27 Posttagmeze de la 26a de julio okazis en Kopenhago la kunsido de legantoj de la reta gazeto El Popola Ĉinio kadre de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin prezidis s-ro Wang Ruixiang, vicĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo.
Pli ol 100 ĉeestantoj spektis videaĵon pri celebrado de la 60-jara jubileo de la Ĉina Esperanto-Ligo, okazinta en la 20a de majo 2011. Liu Zijia, redaktoro de la reta EPĈ, prelegis pri la pasinteco kaj estanteco de EPĈ. Nome de la redakcio ŝi dankis multjarajn subtenojn de la legantoj kaj petis novajn kunlaborojn. Ĉeestantoj interesiĝas pri la ĉina socio kaj pri la ĉina E-movado, kaj faris demandojn pri tio.
(raportis Liu Zijia kaj fotis Liu Sigong)
 Ĉeestanto plenumas enketilon. |
|
 Oni spektas videaĵon. |
|
 Ĉeestantoj |
|
 Ĉeestanto |
|
 Kunsido |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|
 Ĉeestanto demandas. |
|