Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun David Bianchini (Blanketo), UEA delegito de urbo Campinas -- Brazilo
2011-07-27

de IVANKA STOYANOVA (Aminda)

 


David Bianchini (Blanketo) 

 

    David Bianchini, konata kiel David Blanketo, estas tre aktiva brazila esperantisto. La itala deveno de la nomo Bianchini signifas "blanketo", do, David Blanketo. Mi konas lin jam de 3 jaroj kaj mi estas admirita de lia E-aktivado. Ĝentila, bone edukita, kun ĉarma rideto, li sukcesas allogi personojn de ĉiuj aĝoj por la ideo de Esperanto.

 

    Mi konas lin kiel prezidanton de KCE, sed nun mi eksciis, ke ili kreis oficiale la novan strukturon de la grupo. Ĝi nomiĝas: KE&E (Kultura Esperanto & Ekologi-ludilejo).

 

    En ĝi ili havas administran komision, kvarope tie laboras: du sekretarioj, la unua sekretario: David Bianchini kaj la dua: s-ino Tereza Miriam Pires Nunes, kaj du kasistoj: la unua: s-ro Eduardo Ramos Dezena kaj la dua: s-ino Emile Miachon.

 

    Impresinda estas ilia instruo kaj praktiko de Esperanto pere de diversaj ludiloj.

 

    Mi pensas, ke estus bone, se la tutmondaj esperantistoj scias pri ilia E-agado kaj aktivado.

 

    1. Ivanka Stoyanova: Bonvolu prezenti vin al la legantoj de El Popola Ĉinio

    David Bianchini (Blanketo): Mi diplomiĝis pri elektronika inĝenierarto kaj longe laboradis ĉe brazila entrepreno pri telekomunikado (preskaŭ 20 jaroj). En la jaro 2000 mi decidis pri nova vojo por mia vivo, kaj mi elektis lerni pri edukado. La decido postulis novajn studojn kaj mi magistriĝis kaj doktoriĝis en tiu nova fako.

    Nuntempe, inĝenierarto kaj edukado kongruas bone en mia vivo. Mi estas universitata profesoro kaj laboras ĉe Fakultato pri Telekomunikado, en la Pontifika Universitato Katolika de Campinas. Inter la disciplinoj kiujn mi instruadas, krom la teknikaj, la plej ŝatata de mi nomiĝas Etiko Profesia. Mi ankaŭ estas ano de komisiono pri Etiko de la universitato. Etiko estas esplortemo kiu tre plaĉas al mi.

    Hejme, oni estas: mia amata edzino Maria Hrycylo -- el Ukrainia familio (kiu esploras pri manĝaĵo sen gluteno) kaj la gefiloj: Ligya (arkitektino), Aline (psikologiino) kaj Edgar (advokato); ĉiuj jam lernis la lingvon, apogas mian laboron por la movado, sed pro diversaj kialoj ili ne trovas tempon por partopreni de la movado. Gefiloj antaŭ ne longe finis iliajn studojn kaj sin dediĉas tute al siaj profesioj.

    Mi ankaŭ ŝatas studi religiojn, kvankam kristano, mi multe lernas el Budhismo, Taoismo kaj aliaj instruoj.

    Por fini, mi dirus, ke mi nune estas semisto, kaj semojn pri Esperanto, etiko kaj evangelio mi semas ie ajn.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiam vi lernis Esperanton?

    David Bianchini (Blanketo): La jaro estis 1973. Mi lernis la bazajn konojn en publika lernejo. Tiam la lernejo kontroladis la sanon de la lernantoj kaj profesiuloj kiel dentistoj kunlaboradis tie. En tiu lernejo la dentisto estis esperantisto kaj li ricevis la permeson instrui Esperanton post la klasoj al junuloj. Li nomiĝis Arnaldo Vianna kaj je ĉiu nova jaro li instruadis al nova grupo de junuloj la lingvon. Lia pedagogio estis amuza lernado per ludoj, kantoj. Do, li ĉiam kreadis agrablan etoson, tial lia klaso estis konata de ĉiuj gejunuloj.

 

    Ivanka Stoyanova: Bonvolu diri ion pri la historio de Esperanto en via loĝurbo Campinas (Kampinaso)

    David Bianchini (Blanketo): Mi translokiĝis al Kampinaso en la jaro 1984, ĝi jam estis tre bela urbo, multaj konis ĝin kiel urbo de la hirundoj. Sed pri Esperanto ĝi havas specialan historion. La urbo estis de longe konata de niaj brazilaj samideanoj, ĉar jam en la jaro 1906 estis ĉi tie klubo de Esperanto. Ĝi nomiĝis Suda Stelaro kaj estis la unua oficiala klubo de Esperanto en nia lando. La klubo ne restis aktiva ĝis nun, sed la laboro de niaj pioniroj estas neforgesebla.

 


Suda stelaro – 1906, la unua oficiala grupo de Esperanto de Brazilo

 

    En la jaro 1986 kreiĝis la grupo Kultura Centro de Esperanto - KCE. Aktiva grupo de samideanoj multe faris por diskonigadi la lingvon. Pere de kursoj, ekspozicioj, eĉ en infanvartejo oni laboris. Fine oni sukcesis la rekonon de la klubo kiel publika utileco de la urbo.

 


Nia grupo: KCE-anoj kunvivadas familie 
 
 
Nia grupo: post leciono
 

KCE -simbolo: ĉi tie oni vidas iom da Esperanta-simbolo kaj iom da hirundo 

 

    Ivanka Stoyanova: Kion faris la KCE-anoj por la movado?

    David Bianchini (Blanketo): Multaj samideanoj venis, multaj foriris dum tiu tempo. KCE sukcese starigis la "Projekto Kelter". Tiu projekto, nomita laŭ la eldonisto de la unua Esperanta libro, intencas eldoni elektronike librojn kies kopirajto ne plu validas, aŭ librojn kies libera distribuado estas permesata de la aŭtoro.

    Ni ofte prelegas por disvastigi Esperanton. Ni eĉ sukcesis okazigi en nia urbo ŝtatan kaj nacian kongreson. Pri tiu lasta: en la jaro 2006 nia grupo respondecis pri la 41a Brazila Kongreso, laborante kiel loka komitato.

    La Brazila Kongreso omaĝis al Suda Stelaro. Centjariĝo estas speciala tempo por ni ĉiuj. La temo estis "Lerni kunvivadi"

    Ne ĉiam oni estis kun multaj anoj, sed la tempo donacis al ni bonajn novajn kaj valorajn batalantojn. Inter ili oni povas mencii la nuntempan brazilan ĉef-delegiton de UEA, James R. Piton, la aktivan profesoron d-ro Lunazzi, la sindoneman Ismael Mattos, Eduardo Dezena, kaj multajn aliajn.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu la anoj de la klubo sukcesas enkonduki Esperanton en la universitatan medion?

    David Bianchini (Blanketo): Jes, en nia urbo oni trovas du grandajn universitatojn. Unu el ili nomiĝas Pontififika Katolika Universitato de Campinas – PUC-Campinas kaj la publika ŝtata universitato: Universitato de Campinas – UNICAMP.

    Mia flanke mi sukcesis enkonduki kurson de Esperanto en la Universitaton kie mi profesie laboras, PUC-Campinas. Tie ekzistas specialaj disciplinoj kadre de "FormadPraktikoj por Formado". Tiaj praktikoj konsistas el disciplinoj elektitaj de studentoj mem por riĉigi sian universitatan vivon. Arton, muzikon, ludojn, lingvojn, aktualajn teknikojn, ktp, ili povas elekti laŭ iliaj deziroj. Mi sukcesis aprobon de la fakultato pri belestritikoj por oferti Esperanton. Tia disciplino eniras oficiale ene de la historia dokumento de la lernanto, same kiel la aliaj kiujn ili havas ene de iliaj fakultatoj.

 


Unu el niaj klasoj en la universitato PUC-Campinas – lernantinoj prezentas poemon. 

 

    Alia konkero estis de nia samideano Lunazzi, kiu prizorgas la kurson de Esperanto pere de la reto. Li estas profesoro en la Universitato UNICAMP, kaj sukcesis aprobon por meti kurson de Esperanto en komputila strukturo kreita por distanca instruado nomita Teleduc. Lastjare li ankaŭ ricevis aprobon por oficiala instruado de la lingvo enklase.

    Li kunordigas aliajn esperantistojn kiuj instruas kun li pere de tiu metodo, kaj por tia distanca instruada kurso alvenas lernantoj el diversaj urboj de nia lando.

    Mi ankaŭ kunlaboras, kaj mi havas du lernantojn nuntempe.

 


Libro: La defio de la lingvoj -- verkita de Claude Piron. Ismael Mattos Andrade Ávila - KCE-ano, tradukis ĝin al la portugala lingvo. Eldonejoj: Pontes – Campinas, kaj la Brazila Esperanto- Ligo Brasília. 

 

    Ni ankaŭ kuniĝas kun amikoj kiuj aktivas pri Etiko nialande, kaj sukcesis eldoni libron en la portugala lingvo. Pri la desegno Ethikos oni diras: "Ethikos estas la giganto kiu ekzistas ene de ĉiuj ni, kaj ĝi laboras por ke Etiko estu aktiva ĉie kaj ĉiam. Ĝia ŝildo sciigas amon al la vivo, al vero kaj al justeco. Tiu gardisto reprezentas la valorojn kiuj neŭtraligas nescion kaj timon. Ĝi instigas nin por ke ni estu etika civitano."

    Samideano Norberto Weinlich kaj aliaj tri amikoj, (inter ili estis mi), kunordigis ĉirkaŭ 40 artikol-verkistojn kaj post 4 jaroj plenplena da laboro oni eldonis la verkon "Pripensadoj por la vekio de l' etika konscio". La laboro por Esperanta tradukado jam komenciĝis.

 


La libro pri Etiko 
 
 
La desegno Ethikos – ĝi estas simbolo, "gardisto de l' Etiko"

 

    Ivanka Stoyanova: Kiel aktivas la grupo nuntempe?

    David Bianchini (Blanketo): Lastjare ni komencis laboron kun alia grupo kiu prizorgas alloga afero rilate al ludilejo. De la kunagado, la du grupoj kunfandiĝis kaj kreiĝis la grupo: Esperanta Kulturo kaj Ekologia Ludilejo. Nia laboro ni prezentis ĉi-jare ene de la 8-a Tutamerika Kongreso (TAKE)

 

    Ivanka Stoyanova: Kion celas la Nova Grupo?

    David Bianchini (Blanketo): Ekologia ludilejo celas:

    - La re-utiligadon de MATERIALON celante krei ludilojn kaj tiel elaĉeti la tradicion kaj sciaron pri amuzaĵoj.

    - Instigi eventojn kie estas ludoj kaj Esperanto celante edukadon de la popoloj pri amuzo kaj interkomunikado.

    - Disvolvigi edukadon pri soci-medio.

    La kunfandiĝo de "Kultura Centro de Esperanto" kaj "Ekologi-ludilejo" havas la Mision:

    - Instigi plenan edukadon de la Homo pere de Esperanto kaj malsamaj komunik-rimedoj celante proksimigi kulturojn kaj helpi la konstruon de socio pli justa kaj egalrajta.

    Niaj valoroj estas:

    - Socia inkluzivo

    - Komunikado

    - Ekologio

    - Ludeco

    - Libereco

    - Etiko

    - Akceptemo

 

    Ivanka Stoyanova: Kie, kaj kiam la grupo kunvenas nuntempe?

    David Bianchini (Blanketo): La grupo kunvenas sabate, je la 15:00 horo, en tre aloga parko nomata "Ekologia Parko Monsenhor Emílio José Salim".

    La eletronika adreso de la ekologi-ludilejo estas: ecobrinquedoteca@gmail.com.

    Facebook adreso estas: "ecobrinquedoteca do parque".

    En Ekologia ludilejo, oni prizorgas diversajn ludojn:

    - Ludoj el Afriko

    - Indiĝenaj ludoj

    - Ludoj el orientaj landoj

    - Klasikaj Ludoj

    - Kooperaj ludoj

    Kiel iu ludo, kreita ene de ia kulturo, povas esti elaĉetita celante la konstruon de novajn konojn.

 


Unu el nia klaso, kiam finiĝas vespere. Ĉi tie oni vidas grupeton: (maldekstre: Célia, Catarina, David, Zamira, Marilza kaj Emile) Oni vidas surtable kukon (tuj manĝota), kaj libron (La sekreto de la arbaro de Lascaŭ). La libron oni gajnis de nia franca samideanino Nathalie. 
 

Dum ludado, ni parkeras novajn Esperantajn vortojn pere de ludoj. 

 

    Ivanka Stoyanova: Via Kultura Esperanto & Ekologia Ludilejo partoprenis en la 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE). Kiaj estas viaj impresoj?

    David Bianchini (Blanketo): Aliĝintoj al la Triobla Kongreso, ĝis la 30-a de junio entute estis 391 kaj inter ili 339 brazilanoj. Alilandaj geesperantistoj el Amerikaj landoj (Kanado, Usono, Meksiko, Kubo, Kolombio, Peruo, Ĉilio, Argentino kaj Urugvajo) kaj el Eŭropaj landoj (Rusio, Pollando, Hungario, Germanio, Nederlando, Francio, Italio, Portugalio kaj Belgio).

 


Prelego-skipo: Emile, James, Isis, Marilza, David kaj Zamira 

 

    Ivanka Stoyanova: Bv. rakonti pri via Prelego: Ekologi-ludilejo – rimedoj por instruado

    David Bianchini (Blanketo): Prelegantoj estis: David Bianchini, Tereza M. P. Nunes, Ìsis C. Okabe Piton. La prelego okazis dimanĉe matene 11:00 h – 11:50 h

 


Isis, David, Zamira, Marilza kaj Ismael. Ĉi tie oni vidas du infanojn. Ili estas gefiloj de Isis kaj James: Jean kaj Milena-denaskaj esperantistoj. 

 

    La prelegantoj montris la spertojn de ekologi-ludilejo de Campinas en la antaŭenigo de kulturaj interŝanĝoj pere de ekologiaj ludiloj kaj la preparado de instruistoj por ludaj momentoj kun la celo distri, instrui kaj valorigi la kulturojn, la partoprenon, la kunlaboradon kaj la solidarecon, ĉiam konsiderante daŭripovan socion.

 


Isis kaj David dum la prelego. Oni vidas la knabeton Jean, filo de Isis, kiu atente rigardas la ludilon. 

 

    Al la ĉambro de la prelego alvenis multaj esperantistoj kaj multajn demandojn ili faris pri la aplikado de ludoj kiel rimedoj por instruado. La ideo kunligi tian laboron kun instruado de Esperanto estis por la ĉeestantoj tre bona, kaj instigas novan penson pri ludo kaj lernado.

 


Partoprenantoj dum la prelego 

 

    Eblas do vivigi la klubon, kunlabori por la reutiligado de materialo, ĝojigi la kunvenojn, ktp., estis ideoj novaj kiuj plaĉis al ĉiuj.

 


La ĉambro estas plenplena. 

 

    Je la fino oni invitis ĉiujn por veni al nova ĉambro (207) lunde posttagmeze por partopreni kaj ludi kune kun ni pere de la ludoj de nia vojaĝanta ludilejo.

    Lunde 13:30 h – 17:00 h. Vojaĝanta ludilejo vizitis la kongreson.

 


Ludoj sur la tabloj. Oni atendas la kongresanojn. 

 

    Oni organizis la ĉambron por ke la kongresanoj konu la diversajn ludojn de nia vojaĝanta ludilejo.

 


Lunde oni organizis la ĉambron por ke la kongresanoj konu la diversajn ludojn de nia vojaĝanta ludilejo. Samideano Ismael instruas al la filino de Isis kiel ludi. 
 

Speciala momento okazis kiam la f-ino Marilza, simpatia blindulino kaj lernantino de nia KE&EL, parolis pri la ludo "ladskatola telefono". 

 

    La diversaj ludoj estis prezentitaj kaj al ĉiuj eblis koni detalojn pri la aplikado de ludoj por kunvivadi, ludi kaj lerni la lingvon. Ludiloj bonegas por infanoj, ĉiuj scias, sed ne nur por ili, ankaŭ por plenkreskuloj, kiuj tiam komprenis pli bone la prelegon kiun ni faris dimanĉe matene, ĉar konstatis ke eblas krei agrablan etoson dum la klubaj kunvenoj pere de ludoj.

 


 Por la infanoj kiuj vizitis la ĉambron, la diversaj ludoj permesis tempon treege. 
 

Isis kaj Zamira klarigas kiel la ludo povas disvolvi kapablojn de la partoprenantoj. 

 

    La prilaboro de ludeco estas serioza afero kiun donacas plezuron kaj riĉigas la lernadon de la lingvo.

 


Nia skipo dum la tuta posttagmezo klarigas pri ĉiaj ludoj. Ludoj inkluzivas ĉiujn. Ludoj specialaj permesas partoprenon plenan eĉ de blinduloj. 

 

    La diversaj ludoj permesas parkeri novajn vortojn, krei frazojn, kalkuli, kaj ridadi kunvivante kun granda feliĉo.

 


Ludoj inkluzivas ĉiujn. 

 

    Ivanka Stoyanova: Kaj fine, viaj konsiloj, proponoj kaj bondeziroj al la legantoj de El Popola Ĉinio?

    David Bianchini (Blanketo): La ĉina kulturo estas tre riĉa kaj donas al ni multajn instruojn, mi sugestas al la legantoj forte apogi la revuon EPĈ por ke ĝi daŭrigu ĝian bonan laboron, kaj ne ĉesu disvastigi al tutmonda esperantistaro la ĉinajn belecojn kaj saĝojn. Kaj samtempe, postulu ke ĝi ĉiam donu al malgrandaj esperantistaj grupoj (kiel nia) spacon por montri iliajn laborojn por nia kara lingvo.

    Ivanka Stoyanova: Mi elkore dankas al vi pri la intervjuo kaj bondeziras al vi kaj viaj stabanoj daŭrajn sukcesojn en via laboro per kaj por Esperanto. Sanon, pacon, harmonion akompanu vin ĉiam!

 


Ĉiuj ŝatas ludi. 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng