2011-07-28
 Simbolo de la Somera Esperanto-Studado |
La Somera Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011. Ĉi-foje en la urbo Nitra!
Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en la okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.
La programo konsistos el jenaj kelkaj partoj:
1. Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
2. Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
3. Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
 Partoprenantoj de la Somera Esperanto-Studado en 2010 |
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Atenton! Ekzistos eblo pasi KER-ekzamenojn dum SES! Vidu detalojn ĉi tie.
Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro k. s. Vi estos bonvena iam ajn demandi aŭ proponi ion ajn, rilate al la paĝaro.
La fotogalerion de SES 2009 vi trovos ĉi tie kaj de la jaro 2010 - ĉi tie.
Vidu ankaŭ mallongan videaĵon, kiu skize demonstras la programon de SES-2010 (video pri SES-2008 troveblas ĉi tie).
Bulteno de la aranĝo troviĝas sube.
en, eo
(el la retejo de Lernu )
Redaktoro: Li Jianhua
|