2011-07-28 Hieraŭ vespere post la kunsido de reta El Popola Ĉinio, mia dana amiko Peter Weide veturigis min kaj miajn kolegojn viziti la urbocentron de Kopenhago. Ni vidis la marvirineton ĉe kanalo, promenis en publika parko, kaj venis al la urbodomo por urboestra akcepto. Post la akcepto Peter ankaŭ regalis kaj veturigis nin kaj nian amikon al niaj hoteloj. Dank' al Esperanto, mi povas facile kaj rekte koni fremdlandajn kulturon kaj socion kun la helpo de lokaj esperantistoj. Tio ja estas la ĉarmo de Esperanto.
(raportis Liu Zijia kaj fotis Liu Sigong)
|