2011-07-28 La 27an de julio ni faris tuttagan ekskurson al Odense.
La insulo Funen, kie situas Odense, estas poezie nomata la "Ĝardeno de Danio". Tie estas diversaj kasteloj kaj palacoj, kelkaj viziteblaj, aliaj rigardeblaj nur de for. La ponto kiu ligas Zelandon kun Funen estis inaŭgurita en 1998 kaj estas la dua plej granda en la mondo el tiu speco. Alveno en Odense, la tria plej granda urbo en Danio, preterpasinte la belegan Funen-an pejzaĝon. Vizito al la zorge renovigitaj H.C. Andersen-instalaĵoj. La muzeo havas liajn librojn, desegnaĵojn, leterojn kaj personajn objektojn. Preterpaso ankaŭ tra la infanaĝa domo de la verkisto. Daŭrigo tra la urbodomo kun bronza fontano, kaj tra la impona gotika Katedralo de Sankta Canute. Lunĉo. Vizito al Funen-vilaĝo, kiu estas subĉiela muzeo de bienoj, domoj kaj ĉiutaga vivo en la insulo dum la pasintaj jarcentoj.
(raportis Liu Zijia kaj fotis Liu Sigong)
|