Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Sun Mingxiao (Semio), delegito de UEA en Zaozhuang, Ĉinio
2011-07-28

de IVANKA STOYANOVA (Aminda)

 


Sun Mingxiao (Semio) 

 

    Sun Mingxiao (Semio) estas unu el plej aktivaj ĉinaj esperantistoj, estro de oficejo por fremdlandaj studentoj de la Zaozhuang-a Universitato kaj instruisto de Esperanto. Ni konatiĝis persone dum la kunveno okaze de la 60-jarigo de ĈEL. Li estas tre konata esperantisto en Ĉinio kaj tial mi decidis intervjui lin.

 

    Ivanka Stoyanova: Prezentu vin al la legantoj de EPĈ -- vi estas konata en Ĉinio, tamen niaj legantoj estas precipe eŭropanoj

    Sun Mingxiao (Semio):

    Mi estas 47-jara oficisto kaj instruisto de la Zaozhuang-a Universitato. Mi laboras kaj instruas Esperanton kiel nedevigan lingvon en la universitato.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto kaj kiam okazis viaj unuaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj ?

    Sun Mingxiao (Semio): En 1983 mi eksciis kaj eklernis Esperanton post mia diplomiĝo en alta mezlernejo pere de koresponda lernejo de Esperanto en Huangshi. En 1986 mi korespondis kun japana esperantistino, sed en la 71-a UK en Pekino mi intervidiĝis kun multaj fremdlandaj esperantistoj. Tamen, ĉar kiel multaj ĉinaj esperantistoj mi ne havis rajton eniri kongresejon, mi nur kaŝe vidis kaj babilis kun kelkaj esperantistoj el fremdaj landoj. En la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto mi kaj aliaj esperantistoj oficilale partoprenis en ĝi kaj mi konis kelkajn esperantistojn el Japanio kaj Koreio. Inter ili estas s-ro Egawa Harukuni el Japanio kaj s-ro Joseph Na el Koreio, ĝis nun nia amikeco daŭras.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi estas estro de oficejo por fremdaj studentoj -- bv. rakonti al ni pli detale pri via universitato. Ĉu vi, aŭ aliaj instruistoj instruas Esperanton al viaj studentoj?

    Sun Mingxiao (Semio): En 2003 mi eklaboris en la Zaozhuang-a Universitato kaj mi respondecis kaj zorgis pri aparatoj, sed mi ofte propagandis kaj movadis por nia lingvo en la universitato, ni okazigis kvar internaciajn festivalojn de Esperanto en nia lernejo kaj mi multe varbis fremdlandajn esperantistojn viziti la universitaton. Estraranoj de la universitato opinias la utilon de Esperanto, ke en la pasinta jaro mi eklaboras en la oficejo de internacia kunlaboro kaj interŝanĝo de nia universitato. Aŭtomate mia peto de funkciigo de Esperanto-leciono estis akceptita, do, mi ekinstruas Esperanton kiel nedevigan lecionon. Poste mia celo estas deviga leciono. En la unua kurso pli ol 90 gestudentoj elektis Esperanton.

    La Zaozhuang-a Universitato estas loka universitato kun 35 fakoj kaj pli ol 13000 gestudentoj.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉinio estas vizitinda lando, ĉu en via urbo alvenas eksterlandaj esperantistoj?

    Sun Mingxiao (Semio): Ah, nia urbo estas mezgranda urbo en Ĉinio kaj antaŭe la urbo nomiĝis karbo-urbo, nun la karbo jam transformiĝas al Karbo-hemio, kulturo -- turismo kaj modernigo de urba konstruado. En nia urbo estas Tai'erzhuang-a Antikva Urbo kaj Weishan -- lago, multaj turistoj vojaĝas en nia urbo, ankaŭ esperantistoj. S-ro Egawa el Japanio diris, ke la antikva urbo Tai'erzhuang kun pli ol stiloj de konstruaĵo en Ĉinio estas ege bela kaj vizidinda.

 

    Ivanka Stoyanova: Mi legis, ke vi lanĉis Aglo-agadon, kio ĝi estas?

    Sun Mingxiao (Semio): Jes, antaŭ pli ol dek jaroj mi kaj kvar esperantistoj (tri membroj de UEA en nia urbo kaj iu rusa esperantistino, kiu edziniĝis kun ĉino en nia urbo) lanĉis la unuan Aglido-Agadon por kulturi esperantistojn el komencantoj. Nun la situacio estas pli bona, en mia kurso estas pli ol 90 gestutentoj kiuj lernas Esperanton dum 36 leciono-horoj. Se ni ĉesas la instruadon, do, ĉiuj komencantoj forlasus Esperanton. Por daŭriĝi instruadon kaj kulturi verajn esperantistojn mi lanĉis la duan Aglido-Agadon. La maniero estas, ke mi petis kelkajn lertajn esperantostojn el fremdaj landoj kiel agloj, kiuj nutri kaj kulturi komencantojn kiel aglidojn per retkorespondado aŭ babilado. Iom post iom la aglidoj kreskas, iĝas aglojn en Esperantujo. Nun 12 agloj el 10 landoj jam komencis labori kaj multaj aglidoj kreskas bone.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu vi verkas, tradukas en Esperanto?

    Sun Mingxiao (Semio): Jes, antaŭ 10 jaroj mi ofte verkis en Esperanto por la revuo Penseo, nun mi tradukas Esperantajn poemojn en la ĉina lingvo por mia Blogo. Lastatempe mi tradukas la Taglibron de Yasuo en la ĉina lingvo.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiuj estas viaj plej ŝatataj E- libroj kaj aŭtoroj?

    Sun Mingxiao (Semio): Malfacila demando, sed la unua libro plej ŝatata de mi estas Parolado de Zamenhof, tradukita de s-ro Zhu Mingyi, en kiu mi lernis multajn ideojn de nia mastro. Dua libro estas Vivo de Zamenhof, verkita de Privat. Mi studemas historion kaj esperantistojn de nia lingvo. Mi havas ideon, ke mi klopodas por fondi Internacian Esperanto--Muzeon en nia urbo aŭ en nia universitato. Ĉar en mia studo de historio de nia lingvo, se iuj famaj esperantistoj malaperas, do ilia Esperantaĵo ankaŭ malaperas. Ni, la esperantistoj havas devon gardi la kulturon de Esperanto.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiaj estas viaj hobioj?

    Sun Mingxiao (Semio): Mia granda hobio estas fotado, alia estas projektado de entreprenoj aŭ agado. Mi faris multajn fotojn pri nia movado kaj plantoj de nia urbo, ankaŭ mi savis kelkajn fabrikojn en nia urbo per projektado.

 

    Ivanka Stoyanova: Kia estas via opinio pri E-movado en Ĉinio?

    Sun Mingxiao (Semio): Ĉinio estas granda lando kaj devas doni forton al Esperantujo, ankaŭ Ĉinio estas komplika lando. Dum la alte rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio venas multajn novajn problemojn. Ĉinoj okupiĝas pri laboriĝo, mono, studado de gefiloj, domo kaj kuracado. Multaj esperantistoj vivas en ne bona ekonomia situacio. Ili ne havas monon por partopreni en fremdlandaj adadoj de Esperanto kaj ne havas ŝanĉon por ekzerci en Esperanto. Alie, la plej multnombra organizo de Esperanto ne estas forta. Laŭ mi la ĉina Esperanto-Movado renoviĝos, do unue fortigu la organizojn, due kulturu esperantistojn en universitatoj.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj ĉu ĝi progresos kiel internacia lingvo?

    Sun Mingxiao (Semio): Kompreneble, Esperanto estas utila dum internacia komunikado. Mi ne bone scipovas la anglan lingvon, sed mi havas multajn amikojn, kiuj parolas la anglan lingvon. Antaŭ kelkaj monatoj iu korea instruisto en nia universitato diris al mi: tri lingvoj estas sufiĉaj por internacia komunikado: korea, ĉina kaj angla. Mi diris al li: mi volas esti en Germanio kaj Francio. Li diris: per la angla. Mi demandis kial, germanoj kaj francoj ne certe scipovas la anglan? Poste mi montris al li en Skajpo mian internacian komunikadon de Esperanto kaj poste li estis konvinkigita, ke li decidis lerni Esperanton. Se ni la esperantistoj serioze kaj aktive progagandas kaj disvastigas Esperanton, do nia lingvo estas progresonta.

 

    Ivanka Stoyanova: Ĉu vi legas la retan version de El Popola Ĉinio kaj se jes, kia estas via opinio pri ĝi?

    Sun Mingxiao (Semio): Jes. Mi ofte legas la retan version de EPĈ, kaj mi rimarkas, ke la novaĵoj de Esperanto estas rapidaj, tamen gravaj kaj utilaj informoj ne estas multaj. Laŭ mi oni devas riĉigi la rublikojn kaj interesigi la enhavon.

 

    Ivanka Stoyanova: Viaj konsiloj kaj bondeziroj al la legantoj de El Popola Ĉinio

    Sun Mingxiao (Semio):Esperanto povas bonigi mondon per niaj klopodoj, ni devas multe labori por nia idealo kaj mi esperas, ke esperantistoj el la tuta mondo kontribuos al EPĈ kaj ankaŭ al nia muzeo.

    Mi dankas vin pro via intervjuo kaj deziras bonan vivon al la legantoj de EPĈ.

 

    Ivanka Stoyanova:

    Mi ankaŭ dankas al vi pro la intervjuo kaj bondeziras al vi daŭrajn sukcesojn en via E-agado.

 


Sun Mingxiao (Semio) partoprenis en la 92-a UK en Japanio (2007). 
 
 
Sun Mingxiao (Semio) prezentis la Uuan internacian festivalon de Esperanto (2006) en Zaozhuang.
 
 
Sun Mingxiao (Semio) en la Dua internacia festivalo de Esperanto (2007) en Zaozhuang
 

Sun Mingxiao (Semio) akompanis s-ron Lee Yung-koo viziti Zamenhof-buston en Zaozhuang (2005). 
 
 
Sun Mingxiao (Semio) -- la unua sidanta maldekstre kun aliaj aglidoj
 

Sun Mingxiao (Semio) gvidis s-ron Sawaya dum la vizito de la Zaozhuang-a Profesia Instituto (2009). 
 

 Chen Haosu, Li Sen kaj Sun Mingxiao (Semio) dum la kunveno okaze de la 60-jariĝo de ĈEL 
 

Renato Corsetti kaj Sun Mingxiao (Semio) 
 

Aglida agado 
 

Augusto Casquero el Hispanio kaj Sun Mingxiao (Semio)  
 

Sun Mingxiao (Semio) -- meze, gvidis s-ron Joseph Na (dekstre) esplori komercadon en Zaozhuang. 
 
 
Sun Mingxiao (Semio) gajnis premion de EPĈ por aktiva E-agado.
 

 Sun Mingxiao (Semio) babilas kun junaj koreaj esperantistoj. 

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng