Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La rimarkindaĵoj de la nova BONA VOLO!
2011-07-29

 
    La plej freŝa eldono de la revuo BONA VOLO, n-ro 68, aperos en julio de 2011 speciale por saluti la Kongresegon 2011 kaj portas novaĵojn por ĉiuj samideanoj.

 

    Tuj komence, legu gravan artikolon de la verkisto Paiva Netto "Homa maŝino kaj sentoleo". Konscia pri la sindevontigo al sia legantaro, per sia artikolo, la tutan tempon li strebas kunligi la respondecon de opinigvidanto al sia esenco de edukisto.

 

    Tri artikoloj montras la forton de Esperanto en la tutmonda komunikado. Per la kovrila artikolo, la esperantistoj mem pritraktas la enkondukon de la internacia lingvo en la interreto kaj la konsekvencojn por la tutmonda movado.

 

    Speciale por la Kongresego 2011, la tradukisto kaj iama vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (2007-2010), d-ro Paulo Sérgio Viana, subskribas la artikolon "Ne forgesu Robinson Crusoe", per kiu li tuŝas la temon de la kongreso.

 

    Per tiu revuo, vi informiĝos pri la ĵusaj okazintaĵoj de la monda esperantista movado en la sekcio "Esperanta Novaĵservo", de aŭtoreco de la enlanda radiisto Fabiano Henrique.

 

    Same leginda estas la sekcio pri "Edukado" kun realaj ekzemploj de sukcesoj en la lernejoj de Legio de Bona Volo (LBV), en Rio-de-Ĵanejro; la vizito de d-ro Andrei Abramov, reprezentanto de la usona UN-sidejo, kiu surloke konatiĝis kun la laboro de la Institucio ĉe la kabanaroj de Rio; kaj la donaco de lernotekoj fare de LBV al la Bieno-lernejo Bona Espero, en la urbo Alto Paraíso/GO.

 

    Legu ĉion tion kaj multon pli en la nova eldono de la revuo BONA VOLO, n-ro 68. Petu la vian en la Kongresego, en San-Paŭlo, aŭ rezervu tuj vian ekzempleron per la retadreso esperanto@bonavolo.com.

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng