2011-07-29
La 27-an de julio usona senato unuvoĉe aprobis Gary Faye Locke, nunan usonan ministron de komerco, kiel usonan ambasadoron en Ĉinio.
La 9-an de marto usona prezidento Barack Hussein Obama oficiale proponis Gary Faye Locke kiel usonan ambasadoron en Ĉinio kaj transpreni laboron de la nuna ambasadoro Jon Meade Huntsman Jr. Gary Faye Locke fariĝos la unua usona ambasadoro en Ĉinio kun ĉina sangodeveno en la usona historio.
Gary Faye Locke, kies prapatra hejmloko estas Taishan, Guangdong-provinco de Ĉinio, naskiĝis en Seattle de la ŝtato Vaŝingtonio la 21-an de januaro 1950. De 1997 ĝis 2005 li servis kiel estro de la ŝtato Vaŝingtonio. De majo 2009 li funkcias kiel usona ministro de komerco.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin
|