Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La sudo de Ĉinio en averto pri alveno de tropika ŝtormo
2011-07-29

 

    Kvin provincoj en la sudo de Ĉinio estas en averto pri alveno de la tropika ŝtormo Nock-Ten, kiu pereigis almenaŭ 25 homojn en Filipinoj, laŭ la komunikaĵo publikigita de la ŝtata komisiono por redukto de katastrofoj kaj la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio.

 

    Nock-Ten estos la 8-a ŝtormo al Ĉinio de la kuranta jaro. Ĝi eniros en la Sudan Ĉinan Maron merkrede vespere kaj provokos altajn ondojn je ok metroj, antaŭvidis Yu Shan, estro de la meteorologia buroo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio.

 

    La ŝtormo direktos sin poste al la provincoj Hainan kaj Guangdong en nordokcidento kun rapideco de 20 kilometroj hore.

 

    La ŝtormo devos atingi la marbordajn zonojn en la okcidento de la provinco Guangdong kaj tiujn en la oriento de la provinco Hainan. Torentaj pluvoj trafos la provincojn en la venontaj tagoj, laŭ Yu Shan.

 

    Nock-Ten tuŝos la provincojn Yunnan kaj Fujian, kaj ankaŭ la Guangxi-an Ĝŭang-nacian Aŭtonoman Regionon, laŭ la komunikaĵo.

 

    La komunikaĵo alvokas, ke la loka agentejo de civilaj aferoj strikte atentu la tropikan ŝtormon kaj disdonu la averton antaŭ ĝia alveno kaj en oportuna maniero.

 

(el http://french.news.cn/environnement/2011-07/28/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng