2011-07-29
La 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio okazos en la urbo Tianjin, Ĉinio, de la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto. Ĝia temo estas " Kiel efike instrui Esperanton al azianoj? "
Dum la seminario estos fakaj prelegoj pri Esperanto-instruo, demonstro de Esperanto-instruo, turismo, Esperanto-kursoj kune gvidataj de Esperanto-instruistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio, diskuto pri prepara laboro por la 2012-a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)okazonta en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, kaj pri aliaj aferoj.
Ĝis nun jam 7 samideanoj el Japanio kaj Koreio sin anoncis al la seminario.
Krom tio, pli ol 20 gestudentoj sin anoncis al la 8-taga Esperanto-kurso, kiu okazos en la Tianjin-a Fremdlingva Universitato de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto.
Vi ĉiuj estas ege bonvenaj de la Ĉina Sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj la Tianjin-a Esperanto-Asocio al la seminario kaj al la Espranto-kurso.
(Kontribuo de Gong Xiaofeng, samideano el Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
|