2011-07-29
Kadre de la junulara programo en la Kopenhaga Universala Kongreso en mardo okazis futbalmatĉo inter esperantista teamo gvidita de Kim Henriksen kaj loka teamo.
La esperantan teamon konsistigis kunludantoj el Nederlando, Danio (2), Nepalo, Japanio, Kolombio, Meksiko (2), Usono kaj Britio, inter ili du virinoj (Margerita Huirion el Meksiko kaj Sasha Murr el Britio). Kvankam pli malpli hazarde kolektita dum la kongreso kaj sen preparo (Latifou Gbadamassi el Benino eĉ sen ŝuoj povis kontribui per golo), la partoprenantaro tamen havis multe da ĝojo.
La matĉo finiĝis per 7-3 por la lokuloj, ĉar la esperantistoj ne povis utiligi plurajn ŝancojn por akiri pli bonan rezulton. Akiumi Okabe, Alvaro Cortes kaj Latifou Gbadamassi estis el sporta vidpunkto la steluloj de la teamo. Sur la foto Alvaro Cortes el Kolombio atakas kontraŭ la neesperantistoj. En la fono videblas Kim Henriksen.
Raporto kaj foto: Peter Hauser
(el Libera Folio)
Redaktoro: Niu Xueqin
|