2011-07-29 Gian Carlo Fighiera (Italio) jam la kvaran fojon gastis ĉe la Interkultura Centro Herzberg, ĉi-foje restante 3 semajnojn en la Esperanto-Domo. Lia celo estis ne nur por konatiĝi kun la vasta poresperanta agado de la Esperanto-Centro sed ankaŭ por helpi per konsiloj, per transpreno de kelkaj organizaj taskoj, zorgi pri varbado, informado. Kiel membro de la Kuratoraro de la nova Fondaĵo Esperanto-urbo li multe zorgas pri ĝia konatigo. La klubanoj de la Interkultura Centro Herzberg ĝojis pri la bonetosaj klubkunvenoj kun li. Nun ankaŭ lia nomo aperis sur la "muro de famuloj" ĉe la Esperanto-Centro.
Sube estas kelkaj fotoj pri la afero.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Gerhard Walter, urbestro kun danko ricevas libron verkitan de Gian Carlo. |
|
 Li deĵoras ĉe la Esperanto-stando dum la urba festo: Festo en la parko. |
|
 Li multe informis pri Esperanto kaj helpis disdoni varbilojn. |
|
 Gian Carlo ricevas belan bildlibron pri Herzberg. |
|
 Gian Carlo kun italaj geamikoj, kiuj vizitas lin dum lia restado en Herzberg. |
|
 Klubanoj ĉe Interkultura Centro Herzberg kore bonvenigas lin en la Esperanto-Centro kaj pasigas kune agrablajn horojn. |
|
 Bonetosa pikniko en la ĝardeno de la Interkultura Centro Herzberg |
|
 Kun Erika, klubanino de la Interkultura Centro Herzberg |
|
Preparado al la eternigo de sia nomo |
|
Lia nomo nun aperas sur la "Muro de Famuloj" ĉe la Interkultura Centro Herzberg |
|
 Gian Carlo Fighiera, restadis en Herzberg en junio-julio 2011 |
|