2011-08-01
 Novenergia aǔtobuso por la Monda Universitata Sportkunveno |
La 30-an de julio okazis en Shenzhen, Guangdong-provinco de Ĉinio, ceremonio por ekuzo de novenergiaj aǔtoj kaj ŝargaj instalaĵoj por la Monda Universitata Sportkunveno. En la ceremonio oni anoncis ekuzon de la ŝargaj stacioj por aǔtobusoj en Shenzhen. Dum la Monda Universitata Sportkunveno Shenzhen uzos 2011 novenergiajn aǔtobusojn, inkluzive de kompundaj movfortaj aǔtobusoj, elektraj aǔtobusoj kaj elektraj taksioj, 77 specialajn liniojn de novenergiaj aǔtobusoj kaj konstruos kaj rekonstruos 57 ŝargajn staciojn por tiuj aǔtobusoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|