2011-08-01 Subvencio Cigno estis starigita per donaco de la japana esperantista mecenato Etsuo MIYOSHI por subteni Esperanto-projektojn en la Tria Mondo kaj la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĝi valoras 500 000 enojn, t.e. ĉirkaŭ 4500 eŭroj.
Ĉi-jare la Estraro de UEA dividis la subvencion inter tri ricevantoj:
Fondaĵo Ameriko por vojĝkostoj lige kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo, Brazilo, kaj por eldono de lernomaterialoj por hispanlingvanoj; Esperanta filmfestivalo lige kun la 8-a TAKE; kaj Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi siajn materiajn kondiĉojn kaj pligrandigi siajn kolektojn.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |