Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La Kopenhaga UK fermita, Hanojo kaj Rejkjaviko atendas
2011-08-01

    Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago per solena fermo, kiun gvidis la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.

 

    Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezultojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

 

    Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schroeder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Maglahães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

 

    Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

 

    Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita.

 

(El uea.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng