Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj
2011-08-01

    En la inaŭguro de la 96-a UK oni anoncis la nomojn de tri novaj Honoraj Membroj de UEA. Alia formo de honorigo en UEA estas la Diplomoj pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado. Ĉi-jare la Estraro decidis distingi per diplomo 12 Esperanto-aktivulojn.

 

    Diplomo pri Elstara Agado: Jorma Ahomäki el Finnlando pro elstara loka agado kaj gazetara informado pri Esperanto; Augusto Casquero el Hispanio pro instruado de Esperanto en Ĉinio kaj Vjetnamio; Helmar Frank el Germanio pro elstara antaŭenigo de Esperanto kiel lingvo de scienco, precipe pere de la Akademio Internacia de Sciencoj; Francois Xavier Gilbert el Francio pro longtempa gvidado de la Koresponda Servo Mondskala de UEA; Heidi Goes el Belgio pro sukcesa agado por disvastigo de Esperanto en Indonezio; Mireille Grosjean el Svislando pro laboro por Esperanto en Afriko kaj utiligo de Esperanto por interkultura edukado; Andrzej Grzebowski el Pollando pro antaŭenigo de turismo per Esperanto kaj pro agado sur la kleriga kampo; Geza Kurucz el Hungario pro modela redaktado de la revuo Juna Amiko.

 

    Diplomo pri Elstara Arta Agado: Kim Henriksen el Danio kaj Jean-Marc Leclerc (JoMo) el Francio pro longtempa kontribuo al la Esperanto-muziko; Carmel Mallia el Malto kaj Abel Montagut el Katalunio pro elstara kontribuo al la Esperanta poezio.

 

(El uea.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng