Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Rusiaj Esperanto-tagoj -2011
2011-08-01

 

 

    E-kluboj de Krasnodaro, Soĉi kaj Gelenĝik, helpataj de Rusia Esperantista Unio, invitas vin partopreni en RET-2011!

 

    La unua RET ĉe Nigra Maro!

    RET okazos post kvarjara paŭzo, kiam la iamaj tradicioj de la aranĝo iom forgesiĝis. Tamen, la organizantoj kredas, ke la rusia E-movado daŭre bezonas tian renkontiĝon kaj invitas ĉiujn, kiuj pensas same, aliĝi al ili.

 

    RET estos:

    feriejo: ĝi okazos marborde, proksime de unu el la plej popularaj ripozlokoj de Rusio, urbo Gelenĝik.

    edukejo: ni instruos unu al la alia. Komencantoj povos studi la bazojn de la lingvo, progresantoj ricevos la lingvan praktikon, spertuloj povos plispertiĝi dum prelegoj kaj metiejoj, ni ankaŭ havos ekskursojn al vidindaĵoj kaj allogaĵoj.

    artejo: okazos koncertoj kaj prezentadoj.

 

    Loko

    Turisma bazejo "Kristall" (пансионат «Кристалл») en loĝloko Betta, 40-kilometrojn sude de Gelenĝik. La bazejo situas tuj apud la marbordo, je kelkminuta piedira distanco de bonega plaĝo.

 

    Datoj

    De la 8-a ĝis la 18-a de aŭgusto, en la jaro 2011

 

    Kondiĉoj

    La bazejo "Kristall" havas unu ĉefan loĝkonstruaĵon kun klimatizitaj ĉambroj kaj t.n. somerajn dometojn (sen klimatizo). Tendumado kaj surplanka loĝado estas mendeblaj en proksima kampadejo (je 800 m for).

   

    La kostoj:

    450 rub/tage por unu loko en someraj dometoj, 3-4 litaj ĉambroj (aldona lito en la ĉambro – 400 rub/tage) *.

    1200 rub/tage por unu loko en klimatizitaj ĉambroj, 2-4 litaj ĉambroj (aldona lito – 800 rub/tage) *

    150 rub/tage por unu tendumanto en la kampadejo.

    Kaj, kompreneble, ĉe privatuloj en la loĝloko Betta oni povas memstare lui domojn, loĝejojn, ĉambrojn kaj litlokojn je plej variaj prezoj.

    * La prezoj validas, se oni mendas loĝadon por ne malpli ol 3 tagoj. Por malpli longa tempo la bazejo postulas je 30% pli.

    La manĝado kostas 450 rub/tage. Eblas ne mendi la manĝadon aŭ pagi por 1-2 manĝoj tage.

    Entute, la prezoj estas eksterordinare favoraj – kompare kun la ordinara preznivelo por similaj kondiĉoj kaj en la sama periodo.

    Atenton! Por rezervi la lokojn en la bazejo “Kristall” necesas sendi al la organizantoj antaŭpagon por UNU tago (loĝado) antaŭla 25-a de junio 2011. Konkrete: 450 rub. por loĝado en someraj dometoj, 1200 rub. – por loĝado en klimatizitaj ĉambroj. La antaŭpago ne estas repagebla.

 

    Aliĝkotizoj

    Ĝis la 01.01.2011    350 rub.

    Ĝis la 01.04.2011    450 rub.

    Ĝis la 01.06.2011    550 rub.

    Surloke:                   650 rub.

 

    Rabatoj:

    - membroj de REU - 50 rub.

    - infanoj (aliĝintaj kun la gepatroj) – senpage.

    Kontribuantoj al la programo, instruistoj de kursoj por komencantoj kaj progresantoj, ricevos aldonajn rabatojn laŭinterkonsente kun la organiza teamo.

 

    Krompago:

    - aliĝantoj, kiuj tute ne posedas Esperanton (ne kalkulante infanojn) krompagas "instruadan kotizon" – 300 rub. La pago estos repagita kaze de regula kaj rezultodona partoprenado en lingvaj kursoj.

    La aliĝkotizojn preferinde sendu anticipe - por helpi al la organizantoj. Atentu, ke pagado de la aliĝkotizo ne egalas al antaŭpagado por loĝado+manĝado kaj ne garantias ilin!

    Organiza komitato de RET-2011 petas partoprenontojn prepari laŭeble artajn programerojn kaj prezentadojn de viaj E-kluboj, urboj. La proponoj pri la programo estas akceptataj.

 

    Allogaĵoj

    La tendaro okazos en turisme riĉega regiono. Krom partopreni en la tendara programo kaj naĝi en la maro la partoprenontoj povos:

    viziti delfenejojn (en Gelenĝik kaj en Arĥipo-Osipovka, 40 km de Betta);

    ekskursi al dolmenoj;

    promeni per ĉevaloj en proksima montaro;

    ktp.

    En Gelenĝik estas granda akvoparko kaj tre popularaj kablaj vojoj al la alteco de 600 m. Aliaj vizitindaj urboj troviĝas: Novorossijsk - ĉ. 80 km norde, Anapa - ĉ. 150 km norde, Soĉi - 230 km sude (jam iom tro for).

 

    Atingado

    1. Per aviadiloj ĝis Krasnodar aŭ Gelenĝik, poste per busoj.

    2. Trajne ĝis Krasnodar aŭ Novorossijsk, poste per busoj.

    Se veturi tra Krasnodar, konsilindas elekti busojn, irantajn de la ĉefa busa stacio (situas tuj apud la fervoja stacidomo) al Betta aŭ veturantajn al Gelenĝik tra Pŝada, de kiu ĝis Betta preskaŭĉiuhore veturadas loka buseto (15-kilometra distanco).

    En Novorossijsk oni veturu de la fervoja stacio per trolebuso ĝis la busa stacio, tie estas multaj busoj ĝis Gelenĝik.

    El Gelenĝik al Betta necesas veturi de la malnova busa stacio (ĝi troviĝas ĉe interkruciĝo de stratoj Lunaĉarskogo kaj Sadovaja) aŭ per taksio.

 

    Organizantoj

    Dum la prepara periodo la organiza teamo konsistas el:

    Anatolij Ivasenko (Krasnodar) – kunordiganto de la organiza teamo, kasisto; Port. telefono, SMS: +79181704520, rete: krasnodaro@gmail.com (ne retpoŝtu, se bezonatas urĝa respondo, A. Ivasenko ne havas komputilon!)

    Svetlana Smetanina (Moskvo) - preparado de vizoj por eksterlandanoj, oficialaj kontaktoj kaj kontraktoj; Port. tel: +79266083244, rete: svsmetanina@yandex.ru

    Vladimir Bespalov (Soĉi) – kunordiganto de kunlaboro flanke de lokaj esperantistoj; Rete: laro96@yandex.ru

    Andrej Grigorjevskij (Ŝumerlja) – informado, reklamo. Rete: andreo@reu.ru

 

    Aliĝu

    En reu.ru aŭ sendu kutiman aliĝilon (nomo, adreso, kontribuoj ks) al ret2011@reu.ru

    La kotizojn per poŝtmandato sendu al:

    Ивасенко Анатолий Иванович, Краснодар, а.я. 5, 350000 (pri aliaj pagmanieroj interkonsentu kun Anatolij Ivasenko).

    Nova! Konto ĉe Sberbank:

    Получатель Ивасенко Анатолий Иванович

    Расчетный счет получателя 42306810830000032121

    Банк получателя Краснодарское отделение No. 8619/86190 г.Краснодар

    Корреспондентский счет банка получателя 30101810100000000602

    БИК банка получателя 040349602

    КПП Краснодарского отделения 8619 – 230702001

    ИНН Краснодарского отделения 8619 - 7707083893

    Eksterlandanoj, kiuj bezonas vizojn, kontaktu pri la kotizopagado Svetlana Smetanina.

 

(el http://reu.ru/kalendaro/informletero/RET-2011)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng