Vespere de la 31-a de julio okazis konkurso de vira 1500-metra libera naĝado en la Monda Ĉampioneca Konkurso de Naĝado en Ŝanhajo, 2011. Ĉina naĝisto Sun Yang ĉampioniĝis per 14'14''34 kaj rompis la mondan rekordon 14'34''56, kreitan de aŭstralia naĝisto en julio de 2001. Ĝis nun Sun jam akiris du orajn medalojn kaj ĝi estis la 5-a ora medalo gajnita de la ĉina teamo en la ĉifoja ĉampioneca konkurso.