Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (II)
2011-08-02

    En la pasintaj 90 jaroj post fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, nia kompartio unuigis kaj gvidis la ĉinan popolon en skribado de eksterordinare pompa epopeo pri disvolviĝo de la homaro sur la antikva teritorio de Ĉinio, kaj tio koncentre enkorpiĝis en plenumado kaj antaŭenpuŝo de jenaj tri grandaj aferoj.

 

    La unua granda afero: nia kompartio, strikte dependante de la popolanoj, plenumis la nov-demokratian revolucion kaj realigis sendependiĝon de la nacio kaj liberiĝon de la popolo. La kompartio kaj la popolo kune faris sangan batalon dum 28 jaroj: la Milito de Norden-ekspedicio (1926-1927), la Milito de la Agrara Revolucio (1927-1937), la Kontraŭjapana Rezistmilito (1937-1945) kaj la Liberiga Milito (1945-1949) kaj finfine forpelis la japanajn agresantojn, renversis la reakcian regadon de la Ĉina Komintango kaj fondis la Ĉinan Popolan Respublikon. La fondiĝo de la nova Ĉinio faris la popolon mastro de la lando, de la socio kaj de la sorto de ili mem, realigis la grandan transiron de Ĉinio de la feŭda aŭtokratia reĝimo, kiu superregis Ĉinion milojn da jaroj, al la popola demokratia reĝimo, realigis altan unuecon de Ĉinio kaj senprecedencan solidarecon de diversaj nacioj, radikale finis la historion de la malnova Ĉinio en la duonfeŭda kaj duonkolonia socio, radikale forigis la staton de malunueco de la malnova Ĉinio kaj radikale nuligis ĉiujn neegalrajtajn traktatojn truditajn de imperiismaj potencoj al Ĉinio kaj ĉiujn privilegiojn de la imperiistoj en Ĉinio. Ekde tiam la ĉina popolo leviĝis kaj la ĉina nacio eniris en novan eraon de sia historio.

 

    La dua granda afero: nia kompartio, strikte dependante de la popolanoj, plenumis la socialisman revolucion kaj difinis la socialisman fundamentan sistemon. Ni kreive realigis la transiron de la nova demokratio al la socialismo, enirigis en la socialisman socion la grandan landon en la Oriento kun la loĝantoj konsistigantaj 1/4 de la totala loĝantaro de la mondo kaj realigis la socian transformon la plej grandan kaj plej profundan en la ĉina historio. Ni starigis sendependan kaj relative kompletan industrian sistemon kaj naci-ekonomian sistemon kaj akumulis gravajn spertojn en socialisma konstruado de granda lando en la Oriento kun la sociaj produktaj fortoj en la nivelo tre postrestinta kiel Ĉinio.

 

    La tria granda afero: nia kompartio, strikte dependante de la popolanoj, faris novan revolucion, t. e. reformadon kaj pordo-malfermon, kreive kaj persiste disvolvis socialismon kun ĉinaj trajtoj. De post la 3-a Plena Sesio de la 11-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ni resumis spertojn pri la socialima konstruado de nia lando, kaj lernis spertojn de aliaj landoj, per granda kuraĝo politika, teoria kaj praktika aplikis reformadon kaj pordo-malfermon, post diligenta esplorado formis la fundamentajn teorion, linion, programon kaj sperton, starigis kaj plibonigis ekonomian sistemon de la socialisma merkato, praktikis ĉioflankan malfermon al la ekstera mondo kaj puŝis la socialisman modernigan konstruadon al la celo kun grandaj atingoj, kiuj altiris atenton de la tuta mondo.

 

    Tiuj tri grandaj aferoj radikale ŝanĝis la estontecon kaj sorton de la ĉina popolo kaj ĉina nacio, kategorie finis la mizeran sorton de malriĉa kaj malforta Ĉinio kun enlanda tumulto kaj eksterlanda agreso en la moderna epoko, kategorie startigis la historian marŝon al la senĉesaj disvolviĝo, plifortiĝo kaj granda reprosperigo de la ĉina nacio, tute renovigis la fizionomion de Ĉinio kun la civilizacia historio de pli ol 5 mil jaroj, kaj la granda reprosperigo de la ĉina nacio distingiĝas per senprecedence brila perspektivo.

 

    Dum tiuj 90 jaroj multe ŝanĝiĝis la ĉina socio kaj la sorto de la ĉina popolo, ties vasteco kaj profundeco, kaj ties politika influo kaj socia signifo estas rare videblaj en la homa historio.

 

    Faktoj plene pruvis, ke dum la grandskala proceso de la disvolviĝo kaj progreso de la ĉina socio, la historio kaj popolo elektis la Komunistan Partion de Ĉinio, Maksismon kaj Leninismon, la socialisman vojon, reformadon kaj pordo-malfermon.

 

    Faktoj plene pruvis, ke la Komunista Partio de Ĉinio meritas tion, ke ĝi estas granda, glora kaj ĝusta marksisma partio, kerna forto por gvidi la ĉinan popolon por senĉese krei novan situacion de niaj aferoj kontinue evoluantaj.

 

Esperantigita de Wang Lihua

 
 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng