2011-08-02
Ĉ. 290 mil loĝantoj estas minacataj de manko de trinkakvo kaj 876 mil aliaj homoj suferas de daŭra trosekeco en la provinco Hunan en la centra parto de Ĉinio, tion anoncis dimanĉe la loka aŭtoritato de la lukto kontraŭ la trosekeco.
Veturiloj de pumpilistoj estis mobilizitaj por transporti regule trinkakvon al la loĝantoj al kiuj mankas trinkakvo en la urbo Yongzhou.
La trosekeco kaŭzis rektan ekonomian perdon je 764 milionoj da juanoj (ĉ. 118.42 milionoj da ursonaj dolaroj), kaj kies 90% koncernis al la perdoj de agrikulturo.
La trosekeco domaĝis pli ol 94 526 hektarojn da kultivaj kampoj, el kiuj 16 667 hektaroj havos neniun rikolton.
"Ordinare, la rizo bone kreskas en tiu ĉi sezono, kaj mi povus antaŭjuĝi rikolton je 500 kilogramoj po muo (1/15 hektaro) 20 tagojn poste. Sed nun, mi nenion havas", veis Shen Tongfa, agrikulturanto de la vilaĝo Zhumei de la distrikto de Xintian.
En la najbara vilaĝo Dapingtang la loĝantoj devas vic-atendi por ĉerpi limiligan kvanton da akvo, plena je la tenejo, el la puto forlasita jam delonge.
"La akvo malbone odoras kaj ni devas ĝin boligi en pluraj horoj antaŭ ol ĝin trinki", diris vilaĝano nomata Zhang Cuizhi.
(el http://french.news.cn/societe/2011-08/01/)
Redaktoro: Wang Lihua
|