Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova prezo por la taksioj praktikata en Ŝanhajo ekde la unua de aŭgusto
2011-08-02


Taksioj sur strato de la urbo Ŝanhajo 

 

    Ekde la unua de aŭgusto la prezo por taksioj funkciantaj en la urbo Ŝanhajo kreskis al 14 juanoj (ĉ. 6.5 juanoj egalas al unu usona dolaro) de la ekiro kaj tiu por la regionaj taksioj estas 12 juanoj. Kaj la softvaro de 49 mil taksioj funkciantaj en Ŝanhajo estis jam renovigita en la fino de la pasinta monato.

 

    En junio la Ŝanhaja Komisiono por Disvolvo kaj Reformado okazigis kunvenon por aŭskulti opiniojn kaj proponojn el diversaj rondoj de la socio pri reguligo de la prezo de taksioj kaj la krompago por benzino kun la celo perfektigi la servon de la taksioj.

 

    Pri la plano pri reguligo de la prezo de la taksioj, la ĉeestantoj de la kunveno plejparte opiniis, ke la krompago por benzino plej rekte reflektas la ŝanĝiĝon de la prezo de benzino, kaj inklinis al altigo de la prezo de ekiro de la taksioj.

 

    La nova tarifo de la taksioj funkciantaj en la urbo Ŝanhajo difinis, ke la nova krompago por benzino estas manovrita de la taksilo ekipita en la veturilo, kaj sur la fakturo estas aparte montrataj la prezo de la veturado kaj la krompago por benzino.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng