2011-08-02 Dum la lastaj jaroj konsiderindan popularecon en Esperantujo ĝuis du tradiciaj konkursoj, ĉiujare organizataj de La Ondode Esperanto: Literatura konkurso Liro kaj Internacia Fotokonkurso.
Bedaŭrinde, en la 2011a jaro ĉi tiuj konkursoj ne okazos pro la malfavoraj vivocirkonstancoj de Halina Gorecka, kiu dum pli ol dek jaroj plenumis la sekretariajn devojn en ambaŭ konkursoj. La redakcio de La Ondode Esperanto petas pardonon kaj komprenemon de tiuj, kiuj planis partopreni.
La redakcio de La Ondo
Redaktoro: Niu Xueqin
|