Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Somera semajno de PEA
2011-08-02

 
 
 

 

    En la 30-a kaj 31-a de julio la Pekina Esperanto-Asocio okazigis en Jinhai-lago, nordorienta antaŭurbo de Pekino Someran Semajnon. Pli ol 20 asocianoj partoprenis en la aktivado. Du vjetnamaj samideanoj (geedza paro) lernantaj en la Pekina Lingva Universitato Truong Phan Chao Tam kaj ŝia edzo Pham Trung Hieu kune kun ĉinaj e-istoj trapasis la du-tagan seminarion.

 

    En la lastaj tagoj estis varmege en Pekino, PEA aranĝis la aktivadon ĝuste en sabato kaj dimanĉo, do ŝajne estas bona ideo veturi al ĉirkaŭaĵoj de la urbo por somerumi.

 

    En la du tagoj la partoprenantoj kiel eble plej multe parolis en Esperanto. Ili interŝanĝis informojn en Esperantujo kaj parolis novaĵojn okazintajn lasttempe en Ĉinio. S-ro Ye Nianxian, ĝenerala sekretario de PEA prezidis la kunsidon, li prezentis sian pripenson pri la ideo de la lingvo Esperanto kaj lernigis al la ĉeestantoj sanigajn metodojn. S-ro Li Weilun konigis sian sperton en instruado de la lingvo kaj lernigis al la ĉeestantoj viglan kanton. Fakte tia renkontiĝo estas malfacile havigebla por e-istoj paroli kaj lerni la lingvon. La amikeca kaj haromonia etoso estis tre utila por lernado. En tiuj jaroj por progresigi lingvonivelon de asocianoj PEA okazigis diversajn aktivadojn, inkluzive de Esperanto-salono, diskuta kunveno, somera semajno, forumo, k.s. por kiel eble plej multe liveri al ili ŝancon paroli la lingvon. Kaj dank' al tiaj renkontiĝoj iuj neesperantistoj vere esperantistiĝis, kvankam la nombro estis malgranda, tamen freŝaj vizaĝoj estis iasance sukceso por Esperanto-movado.

 

Raportita de Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng