Nepalo celebritis la 56-an datrevenon de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter ĝi kaj Ĉinio
2011-08-02
La 1-an de aŭgusto okazis en Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo seminario por festi la 56-an datrevenon de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Nepalo kaj Ĉinio.
Nepalaj ĉefministro Jhala Nath Khanal, intern-afera sekretario Paudel kaj ĉina ambasadoro en Nepalo Yang Houlan kaj Jing Dunquan, vicprezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj vojaĝanta en Nepalo, ĉeestis la seminarion kune kun pli ol 200 personoj.