2011-08-03
 La infanoj atingis flughavenon de Hainan. |
En la 1-a de aŭgusto, laŭ invito farita de la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en lia vizito al Japanio en majo, 100 japanaj infanoj en la aĝo de 7-14 jaroj de regionoj katastrofitaj de tertremo, venis al Hainan-provinco de Ĉinio, por ripozi kaj fari viziton en Ĉinio. En la 7-taga restado en Ĉinio, tiuj infanoj vizitos Muzeon de Hainan, ekologian turisman regionon de kulturoj de li- kaj mjaŭ-nacieco kaj faros renkontiĝon kun ĉinaj infanoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|