2011-08-03 La 10-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 en Bitburg - iomete norde de Trier, proksime de Luksemburgio kaj Belgio. Atendeble estos ĉ. 150 ĝis 200 gastoj el deko da landoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. La informilo kaj aliĝilo nun atendas vin rete.
3-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)
La programoferto por junuloj kaj junaj plenkreskuloj estos plu grandigita. Tiel evoluos la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Francio, Belgio kaj Svislando.
Larĝa programoferto
Denove estos kadre de NR kaj NIS plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazos interalie koncertoj, teatraĵo kaj diskoteko. Certe estos ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo.
Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado
Ankaŭ ĉi-foje ni ofertos konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj vi povas plibonigi vian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.
Pasintjare
En la pasinta naŭa Novjara Renkontiĝo kaj dua Novjara Internacia Semajno, ambaŭ en Saarbrücken, ĉeestis denove entute 194 partoprenantoj. Tri kvaronoj de ili venis el eksterlando, de Ottawa en Kanado ĝis Montevideo en Urugvajo, de Rusio ĝis Hispanio; el pluraj landoj venis po kelkaj, dudeko ĝis trideko el la najbaraj landoj Belgio, Francio kaj Svislando. Entute denove partoprenis sesdeko da infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj dudek jaroj.
La programo plaĉis
Sur la prijuĝopaĝo eblas vidi, ke la programo multe plaĉis al la partoprenintoj.
Kiu venos, kiu partoprenis?
En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj partoprenintoj en Saarbrücken kaj baldaŭ ankaŭ tiujn de la jam aliĝintaj partoprenontoj en Bitburg.
(el http://www.esperantoland.org/)
Redaktoro: Niu Xueqin |