Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio
2011-08-03


La kongresa marko konsistas el la naciaj floroj de Koreio (hibisko; dekstre) kaj Japanio (ĉerizfloro; maldekstre), kune kun la verda stelo, kiu estas proponita de s-ro YAJIMA Hiroshi.

 

    La 43-a Korea Kongreso de Esperanto kaj la 98-a Japana Esperanto-Kongreso okazos kune de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 2011, en la urbo Seongnam, apud Seulo, Koreio, kun la temo "Esperanta amikeco kaj interkompreniĝo trans la maro". Intertempe paralele okazos en la sama ejo la 30-a Komuna Seminario de Ĉina, Japana kaj Korea Junularoj, kies temo estas "Etaj Esperantaĵoj en nia vivo".

 

    ■ kongresejo: Centra Trejnado-Instituto de Korea Saemaul-Movado

    200 Yul-dong, Bundang-gu, Seongnam-Si, Gyonggi-do, 463-742 Korea; tel.

    +82-31-780-7820; fakso 82-31-780-7874;

 

    ■ Kongresa Temo: Esperanta amikeco kaj interkompreniĝo trans la maro

 

    ■ La temo de Komuna Seminario (KS): Etaj Esperantaĵoj en nia vivo

 

    ■ Buntaj programeroj kaj fakaj kunsidoj, ekzemple solena malfermo, interkona vespero, kongresa universitato, Amika go-kunveno, Kristano, Pasporta Servo, Azia Agado, Kiel sukcesigi junularajn eventojn, Lernolibro de moderna historio de Japanio kaj Koreio, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Sennacieca Asocio Tutmonda, Origamio (Paperfald-ludo), Libro-horo, Korea Man-akupunktura terapio, Delegita Reto de UEA, Budhanoj, Oomoto, Kantu esperante, Lando de Esperanto, Natur-amikoj, Fakkunsido por infanoj, Meditado de Ŭonbulismo, Prezentado de E.SHA Epoko, Aŭkcio, Kunsido de esperanto-rondoj, Programero por komencantoj.

 

    ■ Budojn en Salono havos: Gunma Esperanto-Societo, Japana Esperanto-Instituto, Libroteko-Tokio, Jokohama Esperanto-Rondo, La 99-a Japana Esperanto-Kongreso en Hokkaido, Korea Esperanto-Asocio.

 

    ■ Postkongresa Ekskurso estas planata ekiri matene de la 10-a de oktobro al la natura parko de montaro Soraksan kaj apudmaraj urboj Gangneung kaj Sokcho.

    Oni povas ĝui belajn pejzaĝojn de Goseong-gun kaj Misiryeong, kaj gustumi frandaĵojn el la maro. La ekskursa kotizo por japanoj: 13 mil enoj kun unu tranokto kaj 3 manĝoj.

 

    ■ Duontagaj ekskursoj estas planataj sub la alloga nomo "Seula Aventuro", posttagmeze en la 9-a tago, post la ferma soleno. En malgrandaj grupoj ni aventuru vesperan Seulon kaj ĉirkaŭajn lokojn. Detalon poste, kaj aliĝo surloke.

    Ekskursanoj bezonas iom da kroma pago, kiu kovros netan koston de la aventuro.

 

    ■ Kiel kongresan memoraĵon, oni eldonos kompaktan diskon de utilaj frazoj en tri lingvoj, Esperanto, japana, kaj korea. Kun ĝi estos broŝuro ankaŭ en la tri lingvoj.

    La memoraĵon povas ricevi ankaŭ moralaj partoprenantoj.

 

    ■ Ni havos komunan manĝon en la vespero de la 8-a tago. La kongresanoj, kiuj pagis por kongreseja loĝejo kun manĝo, ne bezonas kroman pagon.

 

    ■ Korea grupo "KTP" kaj japana teatra trupo "Kunii-iĉiza" prezentos folkloran teatraĵon.

 

    ■ Ni nun planas aranĝi, ke la partoprenantoj de Komuna Kongreso povu libere ĉeesti la programerojn de Komuna Seminario, kaj ankaŭ inverse.

 

    ■ Ni rekomendas, ke maturaĝuloj loĝantaj en Japanio aliĝu tra Japana Esperanto-Instituto; ke maturaĝuloj ceteraj tra Korea Esperanto-Asocio, kaj ke junuloj malpli aĝaj ol 35 al la Komuna Seminario. Pri kongresaj kotizoj kaj aliaj, turnu vin al la kontakto-adreso, kiun vi vidas sube.

 

    ■ Kontakto-adreso japanflanka: Sekretario de Komuna Kongreso ĉe la Japana Esperanto-Instituto (JEI), JP-162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, telefono: +81-3-3203-4581, fakso: +81-3-3203-4582, retpoŝto: jek11s@jei.or.jp, TTT-paĝaro: http://jei.or.jp/evento/2011/kk/.

 

    ■ Kontakto-adreso koreflanka: Korea Esperanto-Asocio (KEA), 1601 Gangbyeon Hanshin Core, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul-121-703, telefono: +82-2-717-6974, fakso: +82-2-717-6975: retpoŝto: kea@esperanto.or.kr, TTTpaĝaro: http://www.esperanto.or.kr/.

 

    ■ Kontakto-ret-adresoj de KS:

    Jung Eun-Kyung (ĉeforganizanto); unika@saluton.net Yoo Byung-Joo; dqw7743@hanmail.net Detalajn informojn vi vidas sur: https://www.facebook.com/, komunaseminario, aŭ sur la TTT-paĝaro: http://club.cyworld.com/kejesperanto.

 

(el http://www.jei.or.jp/evento/2011/kk/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng