2011-08-03
 La insulo Feixin invadita de Filipinoj |
Laŭ raporto farita de filipina ĵurnalo en la 31-a de julio, estos finkonstruita la dua konstruaĵo entreprenata de inĝenie
raj trupoj de la Filipina Mararmeo sur la insulo Feixin de la insularo Nansha apartenanta al la teritorio de Ĉinio. Tiu ĉi ago serioze malobservas la deklaracion pri diversflankaj agoj en la Suda Maro.
Antaŭ dek tagoj, la ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Filipinoj diris sur la insulo Bali de la Indonezia Respubliko, ke la sudorient-aziaj landoj, kiuj posedas la teritorian suverenecon super iuj insuloj en la Suda Maro, devas kune klopodi por fari la Sudan Maron plenan de konfliktoj en areon de paco, libereco, amikeco kaj kunlaboro. Laŭdire, Filipinoj prezentis ankaŭ koncernan proponon al la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj kaj volis instigi aliajn sudorient-aziajn landojn subskribi sur la propono. La filipina registaro diris tion sed kondutis kontraŭe, tio evidentigis ke mankas al ĝi la sincereco pace solvi problemojn pri Suda Maro.
Krome, antaŭ 10 tagoj, la ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj tiuj de dek landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj atingis komunan konon pri plenumado de la deklaracio pri diversflankaj agoj en la Suda Maro. La agado de la filipina flanko ne nur atencis la teritorion de Ĉinio, sed ankaŭ ofendis la starpunkton de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj.
Antaŭlonge Ĉinio elmetis la principon "flanklasi disputojn kaj kune ekspluati", sed la principo de Ĉinio kaj ĝia starpunkto ne identigas, ke ĝi povas lasi al iuj landoj kapti la okazon por laŭvole formordeti ĝian teritorion. Tiu, kiu faris seriozan strategian misjuĝon, nepre repagos por sia ago.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|