2011-08-03 La 2-an de aŭgusto la Ĉina Ministerio de Eduko alvokas garantion de unuhora fizika ekzerco de lernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj en ĉiu tago por bremsi malboniĝon de sanstato de junuloj.
La ministerio lanĉis en 2007 la programon "Sunbrila Fizika Edukado" postulante, ke lernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj faru fizikan ekzercon minimume unu horon ĉiutage. Manko de sportado de la lernantoj estas ĉefa kaŭzo de korpulenteco kaj miopeco de la lernantoj kaj tiu manko nun estigas problemon de sano de la ĉinaj junuloj.
Redaktoro: Chen Ji |