| 2011-08-04
 Turka misila eskortŝipo alvenas al Ŝanhajo. |
La 1-an de aŭgusto misila eskortŝipo Gemlik de turka mararmeo alvenis en Ŝanhajo kaj komencis 4-tagan vizitadon. Estas 40-jariĝo de la fondiĝo de la ĉina-turkaj interrilatoj kaj la soldatoj de Gemlik vizitos ĉinan misilan eskortŝipon, la ŝanhajan televizian turon Orienta Perlo, Ekspozicion de Ŝanhaja Urboplanismo, klasikan ĝardenon Yuyuan k.a. Krome ĉinaj kaj turkaj soldatoj okazigos korbopilkan ludon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|