2011-08-04
La 3-an de aŭgusto Ma Zhaoxu, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, esprimis fortan malkontenton pro la japana nova Blanka Libro pri Defendo kaj diris, ke la libro ĉikanas la nacidefendan konstruadon de Ĉinio kaj faras facilanimajn komentojn. Pro tio Ĉinio esprimis fortan malkontenton. Ma Zhaoxu emfazis, ke intensigo de la moderniga konstruado de nacidefendo kaj armeo de Ĉinio celas neniun landon. Ĉinio esperas, ke Japanio faros aferojn utilajn al akcelo de reciproka fido inter najbaraj landoj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|