Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
64a IKUE- KONGRESO (Zagrebo: 16-23 Julio 2011)
2011-08-04

de Tiziana Fossati

 

    De sabato la 16a ĝis sabato la 23a de julio 2011, okazis en Zagrebo, Kroatio, la 64a kongreso de IKUE ( Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantistoj) ĉe la Ĉefepiskopa Granda Seminario, lokita tuj flanke de la Katedralo

 

    Temo de la kongreso estis:

    "Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos". (Luk 21, 17-18)

 

    Aliĝis trideko da personoj el pluraj landoj (Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kroatio, Pollando, Slovakio kaj Rusio). La grupo plej multenombra estis la itala kun 14 aliĝintoj kaj 11 partoprenantoj.

 

    La kongreso komenciĝis sabaton vespere per Sankta Meso en la seminaria kapelo de la Plej Sankta Koro. Dum la tuta kongreso niaj tri pastroj, p. Lajos Kobor, fr. Pierluigi Svaldi kaj p. Luigi Alfano, kuncelebris ĉiujn mesojn asistatajn de diakono Janos Kirsch. La juna germano Stefan Lepping akompanis, ĉe la orgeno aŭ per gitaro, la kantojn de la mesoj kaj de la laŭdoj, kaj estris ĉiujn aliajn kantadojn de la kongresanoj. Lia muzikemo instigis nin kanti kun li ankaŭ en la distraj momentoj.

 

    Dimanĉon matene, post la matenmanĝo kaj la matenaj laŭdoj, ni ariĝis en salono de la kongresejo por renkontiĝi kun la emerita profesoro Ivan Golub, teologo kaj poeto, kiu parolis al ni pri siaj renkontiĝoj kun la jama kardinalo Ratzinger.

 

    Carlo Sarandrea legis fine, kelkajn liajn poemojn ĉerpitajn de lia poemaro "Lumo kaj Ombro" ĵus tradukita en Esperanton. Eksterprograme venis la helpepiskopo Ivan Šaško, kiu parolante en Esperanto, alportis la salutojn de la episkopo de Zagrebo, kardinalo Josip Bozania. Poste ni eliris por viziti la apudan Muzeon de la beata kardinalo Alojzije Stepinac, kie fratulino rakontis la vivon kaj la travivaĵojn de la kardinalo kaj priskribis la aĵojn kaj la dokumentojn garditajn en la Muzeo.

 

    Posttagmeze, post la Sankta meso en la Katedralo, okazis la solena inaŭguro de la kongreso en la salono de la seminariejo kun la interveno de reprezentantoj de kroataj katolikaj asocioj kaj movadoj kiuj sin prezentis.

 

    Ni povis aŭskulti prelegojn de Branko Kobar, prezidanto de la Kroata katolika unuiĝo de instruistoj; de Durđa Arbutina, franciskana de la tria sekulara ordeno, pri la Spirito de Asizo; de Jelica Stipanieev Mustapia kaj Anica Math de la Kroata unuiĝo de la katolikaj flegistinoj kaj medicinaj teknikistoj pri sano kaj malsano en la mesaĝoj de Johano Paŭlo II; de Nikolina Delaš de la Unuiĝo de la katolikaj skoltoj pri la skoltismo, kaj fine la ikue-prezidanto Miloslav Švaček atestis pri la kontraŭreligia persekuto en Ĉeĥoslovakio dum la '70aj jaroj.

 

    Lundon ni havis tuttagan pilgrimadon. Unue ni atingis Ludbreg kie en la jaro 1411 (do antaŭ 600 jaroj) okazis eŭkaristia miraklo. Tie ni partoprenis en la Meso en la paroĥa preĝejo kaj vizitis la novan pilgrimlokon. En Kroatio Ludberg estas konsiderata la centro de la Mondo, pro tio ni faris fotojn ĉirkaŭ la bronza ronda plato centre de la placo, kiu indikas la centron de la mondo.

 

    De tie ni veturis al "Mariapoli Faro" de Križevci, urbeto de la Fokolarmovado, kie ni tagmanĝis sub granda gazebo kaj vizitis la aligitan belegan grek'-katolikan preĝejon.

 

    Posttagmeze ni atingis la kastelon de Vrobovec por renkontiĝi kun la gastoj de la komunumo "Cenacolo", fondita en 1995 de itala monaĥino (patrino Elvira el Saluzzo) por la rekupero de droguloj. Ni tie recitis rozarion kun la junaj viroj promenante laŭ riverbordo, poste ni vespermanĝis kune kun ili kaj kantis kelkajn el niaj kantoj bondezire al ili.

 

    Mardon matene, post rozario antaŭ la bildo de la Virgulino ĉe la "Ŝtona Pordo" de Zagrebo, ni havis la ĝeneralan kunsidon de IKUE dum kiu la ĝenerala sekretario Carlo Sarandrea raportis pri la agado de la Centra Oficejo kaj de la landaj sekcioj, la financaj aferoj, la nova statuto de IKUE kaj la problemoj ligitaj al la IKUE-domo en Romo. Dum la diskuto oni parolis pri la venontaj balotoj por la elekto de la nova estraro kaj pri la ebleco elekti italon kiel novan prezidanton. Pri la venonta Ekumena kongreso oni decidis rezigni la proponon de KELI kongresi en Germanio, ĉar la proponita loko estas malfacile atingebla, kaj proponi al ili elekti inter Sassone (Italio, apud Romo) aŭ Miskolc (Hungario). Por la IKUE-kongreso 2013 oni proponis la urbon Wadowice en Pollando, naskiĝloko de Johano Paŭlo II.

 

    Tuj poste ni atingis Stojdraga traveturante grandan kaj belegan arbaron ĉe la landlimo de Slovenio. Tie ni vizitis la "Muzeon de Uskokoj" kaj la grek-katolikan preĝejon de Sankta Georgo sur la supro de monteto. La pastro mem preparis al ni vespermanĝon ĉ e tabloj, aranĝitaj ekstere. N i gustumis tipan lokan pladon: specon de gulaŝo kun viandopecoj, terpomoj kaj paŝtobuletoj. Posttagmeze ni veturis al Krašić, kie naskiĝis kaj mortis la beata kardinalo Aloizije Stepanic. Tie ni partoprenis en la Sankta Meso kaj vizitis la memorĉambron kie la kardinalo mortis.

 

    Merkredon, post la Sankta Meso en la kapelo de la kongresejo, ni havis vicon de prelegoj. Komence prof. Boĵidar Nagy parolis pri la beata Ivan Merz kaj la interreligia dialogo; sekve la slovaka IKUE-ano Pavol Petrik parolis pri la persekutado kontraŭ la Grek-katolika eklezio en Slovakio dum la komunisma reĝimo; la siberia ikue-anino Marina Stepanĉeva parolis pri la "katolikoj en Siberio", fine el Kamerunio, mons. Gabriel Anda, estrarano de Ikue kaj direktoro de la tiea Radiomaria, prelegis per Skajpo pri la evangelizado per komunikiloj. Posttagmeze estis libera tempo dum kiu multaj el ni vizitis la urbon.

 

    Ĵaŭdon matene, post la Meso, estis alia vico de prelegoj. P. Tomislav Glavnik o.f.m., specializanto pri la kanona juro parolis pri la laikaj organizoj en la Eklezio.

 

    La kroata parlamentanino Marjiana Petir parolis pri sia engaĝiĝo en la antaŭenigo de la kristanaj valoroj en la kroata parlamento kaj pri la kontraŭstaroj kaj minacoj estigitaj kontraŭ ŝi pro tio.

 

    Nia diakono Janos Kirsch parolis pri la hungaraj martiroj en la 20a jc.

 

    La primicanto Dario Paviša parolis pri la kroataj beatuloj kaj sanktuloj (laŭ la loka diro, "primicanto" estas nov-pastro, kiu ankoraŭ ne celebris sian unuan Meson; laŭ la loka kutimo, post la tagmanĝo, en la kapelo, li donis, al ĉiu el ni aparte, sian "primican benon").

 

    Posttagmeze, Miloslav Švaček montris lumbildojn pri la pasinta kongreso en Parizo kaj pri la Bibliaj tagoj en Werl, kaj Carlo Sarandrea instruis nin pri interreta etikedo.

 

    Poste ni atingis la Bazilikon de la Plej Sankta Koro de Jesuo en Zagrebo por reciti rozarion ĉe la tombo de la beata Ivan Merz.

 

    Vendredon okazis tuttaga pilgrimo al la diocezo de Sisak, kie ni renkontiĝis kun la episkopo monsinjoro Vlado Košic, kiu ĉe nia alveno regalis nin per trinkaĵoj, poste en dioceza salono li prelegis pri la diocezo de Sisak kun aparta rilato al la kortuŝaj eventoj de la civila serba-kroata milito de la '90aj jaroj de li mem travivitaj kiel paroĥestro de ĉelima paroĥejo. Fine de la prelego ĉiuj ricevis lian libro-ateston " Paroĥestro ĉe la unua frontlinio" esperantigitan de Marija Belošević. Poste ni eniris la katedralon por la Sankta Meso celebrata en Esperanto de la episkopo kune kun niaj pastroj. Fine de la Meso ni veturis al bieno de la diocezo kie ni tagmanĝis kune kun la episkopo mem. Posttagmeze la episkopo akompanis nin al fortikaĵo de Sisak, ĉe la kunfluo de la riveroj Kupa kaj Sava, kie, en la jaro 1593 okazis fama batalo, en kiu la kristanaj trupoj sukcesis venki kontraŭ la turkoj. Vespere okazis la kutima amuza adiaŭa vespero, kiu tradicie fermas niajn kongresojn.

 

    Sabaton, post la fermo de la kongreso, ĉiuj pretiĝis por hejmeniri. Konklude, la laboroj de la kongreso, la pilgrimadoj kaj la turismaj vizitoj estis intensaj, amuzaj kaj ankaŭ kortuŝaj. Pro tio ni devas danki precipe al Maria Belošević pro ŝia granda organiza laboro. Ankaŭ la vetero estis ĉiam agrabla. Ni ĝuis bonan kongreson. Fina surpriza rimarko por la italoj: la prelegantoj ne IKUE-anoj prelegis en la kroata kun simultana traduko fare de Maria Belošević, sed preskaŭ ĉiuj el ili scipovis la italan, pro tio en kelkaj momentoj ŝajnis al ni partopreni kvazaŭ en UECI-kongreso.

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 


Partoprenantoj en la 64a IKUE-kongreso 
 

Kongresanoj vizitis la preĝejon de la Sankta Triunuo kaj la memorĉambron kie mortis la beata kardinalo Aloizije Stepanic 
 

La kongresejo 
 

La Zagreba katedralo 
 

Mons. Gabriel Anda, estrarano de IKUE prelegis per Skajpo pri la evangelizado per komunikiloj. 
 

La kroata parlamentanino Marjiana Petir parolis pri sia engaĝiĝo en la antaŭenigo de la kristanaj valoroj en la kroata parlamento. 
 

La ano de IKUE Pavol Petrik prelegis pri : "Persekutado de la Grekkatolika Eklezio en Slovakio dum la Komunisma reĝimo kun speciala atento pri la beataj martiroj Peter Pavol Gojdic kaj Vasil Hopko" 
 

Miloš Švacek, prezidanto de IKUE: "Atesto pri persekutado en Ĉehoslovakio" -- "70 jaroj de la martireco de sta Maksimiliano Kolbe" -- bildprezento 
 

La kongresorganizantino Maria Belošević parolas 
 

Italaj kongresanoj vizitas la urbon. Carlo, Tiziana, Pierluigi, Giovanni, Luciana kaj Norma (fotis Daminelli) 
 

Grupo de kongresanoj kun monsinjoro Vlado Košić antaŭ la katedralo (fotis Daminelli) 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng