2011-08-04
 Parto de la Draka Kubo en la urbo Zhucheng, Shandong |
Lastatempe, ĉinaj arkeologoj trovis konglomeratan pecon plenan de fosilioj de diversaj korpopartoj de dinosaŭro. La konglomerataĵo longa je 5 metroj, larĝa je 3 metroj, alta je 2 metroj kaj peza je 30 tunoj estis trovita en esplorado kaj prifosado de elstara zono de dinosaŭra ravineto en la geologia parko de kretaceo de la urbo Zhucheng de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.
Nuntempe, estis fundamente plenumita la purigado de la konglomerato de dinosaŭro, kaj la konglomerato kun fosilioj baldaŭ estos eksponata al la sciencaj esplorantoj kaj la publiko.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|