Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Al Ĉinio estas permesite prospektori mineralan resurson en submara areo en sudokcidenta Hindia Oceano
2011-08-04

 

 

    La 2-an de aŭgusto la Ĉina Oceana Asocio (ĈOA ) deklaris, ke aprobite de la Internacia Administracio pri Submaraj Areoj (IASA) Ĉinio akiris prospektoran rajton pri plurmetala sulfida erco en internacia submara areo de Hindia Oceano kaj en la estonteco Ĉinio havos prioritaton de ekspluatado en tiu areo.

 

    Laŭ la "Konvencio pri Maraj Leĝoj de UN" submaraj areoj de internacia oceano kaj ties resurso estas komuna havaĵo de la tuta homaro, kaj prospektorado kaj ekspluatado estas organizataj kaj kontrolataj de IASA.

 

    Ĉifoja aprobiteco konfirmis akiron de la dua ekskluziva submara prospektora areo de ĈOA en internacia oceano kaj ĝia duafoja posedo de prioritato de ekspluatado en internacia marareo post 2001, kiam ĈOA akiris interkontraktitan prospektoradon de marareo je 75 mil kvadrataj kilometroj en la orienta Pacifiko.

 

Redaktoro: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng