Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
EU-prezida informilo en Esperanto
2011-08-04

    La oficiala retejo de la pola prezido de Eŭropa Unio dediĉis hodiaŭ tutan paĝon al Esperanto, okaze de la 124a datreveno de la tiel nomata "bileto de ellaso", nome la dua permeso de la cara cenzuro, por ebligi la distribuon de la Unua Libro, ĵus presita ĉe juda presejo en Varsovio, julie 1887.

 

    Efektive la sola dato certa estas tiu de la unua cenzura permeso, legebla en la broŝuro mem: 2 junio 1887, laŭ la gregoria kalendaro. Plej verŝajne, laŭ atesto de Zamenhof mem, la dua permeso datiĝas je 21 julio 1887. Sed tradicie oni atribuas la 26an de julio.

 

    La paĝo estas dulingva (angla kaj Esperanta) kaj indikas la retadresojn de du polaj societoj, de retejo posedata de familio Kehlet kaj de didaktika komunumo.

 

    Se la menciita paĝo fakte pritraktas nian lingvon, en pozitiva maniero, alia paĝo en la sama retejo prezentas specifan temon, rilate al diplomatia etiketo, ankaŭ en Esperanto. La traduko estas bona, sed ne perfekta: "precedenco" tute ne signifas "prioritat(ec)on".

 

[HeKo 488 9-A, 26 jul 11]

(el Esperantio.net)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng