Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (III)
2011-08-05

    Kamaradoj kaj amikoj,

 

    Ĉiuj niaj atingoj en la pasintaj 90 jaroj estas rezulto de obstina luktado kaj senĉesa batalado de komunistoj kaj popolanoj generacion post generacio. La unua-generacia gvidantaro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun Mao Zedong kiel kerno unuigis kaj kondukis la partion kaj diversnaciajn popolanojn de la tuta lando por granda venko de la nov-demokratia revolucio, starigis la socialisman fundamentan sistemon kaj metis radikalajn politikan premison kaj sisteman bazon por disvolviĝo kaj progreso de la nuna Ĉinio. La dua-generacia gvidantaro de la Centra Komitato de KPĈ kun Deng Xiaoping kiel kerno unuigis kaj kondukis la partion kaj diversnaciajn popolanojn de la tuta lando sur la vojon de reformado kaj pordmalfermo, sonigis epokan klarionon konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj kaj malfermi la novan periodon de disvolviĝo de la socialismaj aferoj. La tria-generacia gvidantaro kun Jiang Zemin kiel kerno unuigis kaj kondukis la partion kaj diversnaciajn popolanojn de la tuta lando persisti en la politiko de reformado kaj pordmalfermo, antaǔeniri kun evoluo de la epoko, konduki la ŝipon de reformado kaj pordmalfermo antaǔen laǔ ĝusta direkto, kaj sukcese antaǔenpuŝis la grandajn aferojn de socialismo kun ĉinaj trajtoj al la 21-a jarcento. De la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ la Centra Komitato unuigis kaj kondukis la partion kaj diversnaciajn popolanojn de la tuta lando per teorio de Deng Xiaoping kaj la grava penso de "la tri reprezentoj" kiel gvido, profunde praktikas kaj plenumas la sciencan disvolvan koncepton, pene antaǔenpuŝas sciencan disvolviĝon, akcelas socian harmonion, daǔre antaǔenigas la grandajn aferojn de socialismo kun ĉinaj trajtoj en praktikado de ĉiuflanka konstruado de bonhava socio.

 

    Celebrante la 90-jaran datrevenon de la fondiĝo de KPĈ, ni profunde karmemoras Mao Zedong, Zhou Enlai, Liu Shaoqi, Zhu De, Deng Xiaoping, Chen Yun kaj aliajn malnova-generaciajn proletajn revoluciulojn, kiuj faris gravajn kontribuojn por ĉinaj revolucio, konstruado kaj reformado, kaj por la fondiĝo, firmigo kaj disvolviĝo de KPĈ; profunde karmemoras la revoluciajn martirojn, kiuj dediĉis sian vivon por fondo, defendo kaj konstruado de la nova Ĉinio; profunde karmemoras la revoluciajnn pionirojn, kiuj obstine batalis por sendependiĝo kaj liberiĝo de la ĉina nacio. Iliaj grandaj kontribuoj por la patrolando kaj nacio ĉiam brilas en la historio.

 

    Ĉi tie, en la nomo de la Centra Komitato de KPĈ mi prezentas la noblan respekton al la tutlandaj laboristoj, kamparanoj, intelektuloj, demokratiaj partioj, popolaj organizoj, patriotaj elementoj el diversaj rondoj, la Ĉina Popola Liberiga Armeo, trupo de armita polico kaj policanoj por publika sekureco; prezentas sinceran saluton al la samlandanoj en la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, la Makao-a Speciala Administra Regiono kaj Taiwan, kaj al la samlandanoj elmigrintaj eksterlande; prezentas elkoran dankon al diverslandaj popolanoj kaj amikoj, kiuj havas bonajn interrilatojn kun la ĉina popolo, prizorgas kaj subtenas la revolucian, konstruan kaj reformadan aferojn de Ĉinio.

 

    Kamaradoj kaj amikoj, la atingoj akiritaj de ni en la 90-jara batalado, kreado kaj akumulado estas: malfermiĝis la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj, formiĝis la teoria sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj stariĝis la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. Nia partio kaj popolo devas multe domaĝi, longtempe persisti kaj senĉese disvolvi la atingojn.

 

    La socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj estas nepra vojo por realigi socialisman moderniĝon kaj tiun por krei la belan vivon de popolo. Firme tenante la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj, ni devas nin bazi sur fundamenta cirkonstanco de la ŝtato, preni ekonomian konstruadon kiel centran taskon, persisti en la kvar bazaj principoj, persisti en la politiko de reformado kaj pordmalfermo, liberigi kaj disvolvi sociajn produktajn fortojn, firmigi kaj perfektigi la socialisman sistemon, konstrui la socialismajn merkatan ekonomion, demokratian politikon, progresan kulturon kaj harmonian socion, konstrui socialisman modernigan landon riĉan, potencan, demokratian, civilizitan kaj harmonian.

 

    La socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj estas ĝusta teorio por gvidi la partion kaj popolon efektivigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio laǔ la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj. Nia partio persistas en kombino de la fundamentaj principoj de marksismo kaj la konkreta realeco de Ĉinio, kaj en la historia procezo por antaǔenpuŝi ĉinizon de marksismo rikoltis du grandajn teoriajn fruktojn: Mao Zedong-penso kaj socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj. Mao Zedong-penso estas apliko kaj disvolvo de marksismo kaj leninismo en Ĉinio. Ĝi sisteme respondis, kiel oni devas efektivigi en la duonkolonia kaj duonfeǔda lando kun granda nombro da loĝantaro en la Oriento la nov-demokratian revolucion kaj socialisman revolucion, faris malfacilan esploron pri tio, kian socialismon oni devas konstrui, kaj kiel konstrui socialismon, kaj per kreiva enhavo aldonis al la trezorejo de marksismo novajn riĉaĵojn. La socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj estas scienca teoria sistemo inkluzive de la teorio de Deng Xiaoping, grava penso de "tri reprezentoj", scienca koncepto pri disvolvo kaj aliaj gravaj strategiaj pensoj. Ĝi sisteme respondis, kian socialismon oni devas konstrui en Ĉinio, granda disvolviĝanta lando kun pli ol miliardo da loĝantoj, kiel konstrui la socialismon, kian partion oni devas konstrui, kiel konstrui la partion, kian disvolvon oni devas fari, kiel disvolvi, kaj pri serio da gravaj problemoj. Ĝi estas heredo kaj disvolvo de Mao Zedong-penso.

 

    La socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj estas fundamenta sistema garantio por disvolviĝo kaj progreso de la moderna Ĉinio. Ĝi koncentre enkorpigis karakterizaĵojn kaj avantaĝojn de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ni antaǔenpuŝas memperfektigon kaj disvolvon de la socialisma sistemo, kaj formis kompleton da interligitaj sistemoj en ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj aliaj kampoj. La sistemo de popola kongreso kiel radikala politika sistemo; la fundamenta politika sistemo konsistanta el la sistemo de multpartia kunlaboro kaj sistemo de politika interkonsiliĝo sub gvido de KPĈ, la sistemo de aǔtonomeco de naciaj regionoj kaj la sistemo de aǔtonomeco de bazaj popolanoj; la leĝa sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj; la fundamenta ekonomia sistemo kun publika posedsistemo kiel ĉefa parto kaj komuna disvolviĝo de multspecaj proprietaj ekonomioj; kaj ekonomia, politika, kultura kaj socia sistemoj starigitaj surbaze de la radikala politika sistemo, fundamenta politika sistemo kaj fundamenta ekonomia sistemo, konformas al la cirkonstanco de nia ŝtato, adaptiĝas al tendencoj de la epoko, utilas al teno de vigleco de la partio kaj ŝtato, al mobilizo de aktiveco, iniciateco kaj kreivo de popolanoj kaj la socio, utilas al liberigo kaj disvolviĝo de socia produkta forto, kaj antaǔenpuŝo de ĉiuflanka disvolviĝo de la ekonomia socio, utilas al konservo kaj akcelo de socia justeco kaj al realiĝo de komuna riĉiĝo de la popolanoj, utilas al koncentriĝo de fortoj por fari grandajn aferojn, efika trakto de diversaj riskoj kaj defioj en la antaǔa vojo, utilas al defendo de nacia solidareco, socia stabileco kaj unueco de la ŝtato.

 

    Alfronte la ŝanĝiĝeman internacian situacion kaj malfacilajn kaj pezajn taskojn por reformado, disvolvo kaj stabileco de la ŝtato, nia partio devas unuigi kaj konduki la popolon daǔre antaǔeniri, krei novan situacion de laboroj, gajni novan venkon de la aferoj. Por plenumi la taskojn ni devas alte teni la grandan standardon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, persisti kaj pligrandigi la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj, persisti kaj riĉigi la teorian sistemon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, persisti kaj perfektigi la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj.

 

Esperantigita de Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng