Malkovro en la plej granda parko de lavendoj en Ĉinio
2011-08-05
La lavendo-parko Ziyan, kiu sidas en Shenyang, ĉefurbo de la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio, malfermis siajn ses pordojn al la publiko en la 31-an de julio. Ĝi estas la plej granda parko de lavendoj en Ĉinio.
Tiu ĉi parko kun areo de 5 mil muoj (15 muoj egalas al unu hektaro) estas destinata speciale por planti lavendojn, tamen en ĝi oni povas ĝui ankaŭ kelkajn dekojn da aliaj plantaĵoj, kiaj sunfloroj kaj rosmarenoj.