2011-08-05
 Arkeologoj faras prifoson ĉe la ruino Hamin. |
Antaǔ nelonge ĉinaj arkeologoj trovis en la stepo Ke'erqin, orienta parto de la Aǔtonoma Regiono de Interna Mongolio, grandan antaǔhistorian ruinon de vilaĝo antaǔ 5 000 jaroj – la ruino Hamin. Laǔ elfositaj ruinoj de domoj, argilaĵoj kaj aliaj objektoj, oni povas konstati, ke ĝi estas ruino neolitika, plej grandskala, bone konservita, kun abundo da elfosaĵoj, kaj malsama al la kulturoj de Hongshan en la sama periodo trovita en la regiono Ke'erqin ĝis nun. Nun oni jam prifosis 3600 kvadratajn metrojn, eltrovis 25 ĉambrojn, 32 kavojn, 3 tombojn kaj elterigis pli ol 500 argilaĵojn, ŝtonaĵojn, ostaĵojn kaj anodontaĵojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|