Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La 9-a Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU - Irlando 2012
2011-08-05


Galiva Haveno 
 

Panoramo de Galivo 
 

La klifoj sur Inis Mór 

 

    EEU plezure invitas vin al la 9-a kongreso de EEU kiu okazos en Galivo (Gaillimh/Galway), Irlando, inter la 16-a kaj la 20-a de julio 2012. Kongresejo estos la hotelo Ardilaun en Galivo, la pitoreska ĉefurbo de la okcidenta parto de Irlando, kun 70 mil enloĝantoj, situanta ĉe Atlantika Marbordo.

 

    La kongresa ĉeftemo estos "Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli" kun emfazo pri lernfaciligaj ecoj de Esperanto por lernado de aliaj ligvoj. Tio aparte gravas post kiam junie 2011 la Platformo por Multlingveco de la EU-Komisiono, konsistanta el 29 tuteŭropaj organizaĵoj, en sia raporto akceptis la rekomendon ke "endas esplori kiu dua lingvo pli verŝajne instigas lernadon de tria kaj pliaj lingvoj". Tiu raporto povos malfermi gravan pordon al Esperanto, se ni scipovos efike uzi ĝin.

 

    La kongreso de EEU okazas ĉiun duan aŭ trian jaron kaj estas bona okazo por eŭropaj esperantistoj interŝanĝi ideojn por Esperanta agado en EU. Dum la kongreso tial estas antaŭviditaj prelegoj de gravaj lingvaj fakuloj, laborejoj kaj diskutejoj. Kompreneble atendas vin ankaŭ riĉa kulturprogramo kaj turismaĵoj.

 

    Venu kaj kontribuu, ĝuu kaj lernu!

 

    Seán Ó Riain, prezidanto de EEU

 

    Galivo (Gaillimh/Galway) estas urbo situanta en okcidenta Irlando. Ĝi estas la 5-a plej granda, sed plej rapide kreskanta urbo en la lando. Situanta ĉe la pitoreska okcidenta marbordo de Irlando, inter la lago Corrib kaj la Galiva golfo, tra la urbo fluas rivero Corrib. Galivo estas konata kiel kultura koro de Irlandokaj fama pro belegaj pejzaĝoj, vigleco kaj pluraj festivaloj, festoj kaj eventoj. Inter pluraj belegaj placoj de la urbo, speciale famaj estas la Eyre placo kun ĝia JFK parko kaj la Hispana Promenejo.

 

    En la urbo vivas preskaŭ 7 mil denaskaj parolantoj de la irlanda, do ĉirkaŭ 10% de la loĝantaro. Galivo inter ĉiuj irlandaj urboj havas la reputacion esti ligata al la irlanda lingvo, muziko, kant- kaj danctradicioj pro kio oni ankaŭ nomas ĝin la 'dulingva ĉefurbo de Irlando'. Ĉefe pro lokiĝo ĉe la sojlo de la plej granda Gael-tacht, la urbo estas fama pro sia "irlandeco". An Ghaeltacht estas regionoj oficiale agnoskataj kiel ĉefe irlandlingvaj. La vorto ankaŭ signifas irlandparolantaro. Krome en tiuj regionoj troviĝas la plej netuŝitaj kaj pitoreskaj pejzaĝoj en la tuta Irlando. Do, klaras ke Galivo estas perfekta celo por Eŭropa Esperanto-Kongreso 2012. La regiono kaj la lando antaŭĝojas bonvenigi vin

 

    Antaŭkongreso - Dublino kaj regiono Wicklow

 

    Ĉiu kiu ankoraŭ neniam estis en Dublino devus partopreni tiun ĉi tritagan antaŭkongreson.

 

    Alveninte al Dublina flughaveno vi estos aŭtobuse veturigataj viziti plurajn atrakciojn de Dublino kaj la ĉirkaŭaĵo. Vi mem spertos vizitindecon de lokoj kiel Trinity Col-lege, Katedralo de Sankta Patriko, Katedralo de Kristo kaj la mondfama Guinness deponejo. Vi ekkonos belegajn irlandajn pezaĝojn en Wicklow kaj Dublina Montaro kaj finos la vojaĝon vizitante kaj provtrinkante en Locke' s viskidestilejo.

 

    Postkongreso — Aran Insuloj

 

    Tiu ĉi dutaga vojaĝeto kondukos vin al Inis Mór, la plej granda inter la Aran insuloj, vidalvide al la Galiva marbordo. Post mallonga pramveturo al la insulo, aŭtobuse vi vizitos plurajn historiajn vidindaĵojn, kiel ekzemple Dun Aengus fortikaĵon, kiu estas majesta ŝtonfortikaĵo situanta sur la plej alta pinto de sudmarbordaj klifoj (alteco de ĉirkaŭ 100 metroj). De ĝi sterniĝas nebarita panoramo de 120 km laŭ Irlanda Okcidenta Marbordo. Novaj arkeologiaj esploroj trovis tie pruvojn pri homaj aktivecoj antaŭ pli ol 2500 jaroj. Neniu vizito al Aran Insuloj estus kompleta sen tradicia irlanda sesio en loka trinkejo kun irlanda muziko, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

 

(el http://www.europo.eu/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng