2011-08-05
Fotovoltaaj ĉeloj kaj ventogeneratoraroj troviĝas ĉe plaĝo de la Flava Maro en provinco Jiangsu. La ventoelektra centralo kun investo de 2.1 miliardoj da juanoj konsistas el 174 generatoroj. En aŭgusto 2008 ĉiuj generatoroj kupliĝis kun la elektroreto, kaj ĝis julio 2011 ili produktis elektron de 784 milionoj da kilovattoj. La unua stadio de la fotovoltaa programo Zhongdian Dafeng kun kapacito de 20 megavattoj estas la plej granda maldik-membrana sunenergi-centralo en Ĉinio. Ĝi kupliĝis kun la elektroreto en decembro 2010 kaj produktis elektron de 11 milionoj da kilovattoj en la pasintaj sep monatoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|