2011-08-05
La 2-an de aŭgusto Ĉinio lanĉis novan regularon pri limigado de ekspozicioj pri pandoj cele al protektado de la pereontaj animaloj.
La Ŝtata Forstokultura Administracio diris en sia retejo, ke ne plu estos uzataj en ekspozicio ne-hom-breditaj pandoj. Pandoj en la aĝo de malpli ol du jaroj kaj pli ol 25 jaroj estas ankaŭ en la sama malpermeso.
Ekspoziciaj organizantoj devas havigi al si konvenajn rimedojn, sufican financon kaj personan resurson kaj samtempe antaŭ la ekspozicioj la organizantoj devas havigi al si licencon.
Al la organizantoj estos postulataj ankaŭ aranĝi fizikan ekzamenon por la pandoj kaj konservi ilian precizan medician historion.
Redaktoro: Chen Ji |