Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova adresaro de Pasporta Servo
2011-08-08

 

    La ĉi-jara adresaro de Pasporta Servo enhavas 1087 gastigantojn en 672 urboj en 90 landoj. Ĝi estis redaktita de Alexandre Baudry kaj unuafoje prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Kievo kaj la Universala Kongreso en Kopenhago. Kiel en multaj aliaj movadaj statistikoj, ankaŭ en la nova adresaro la unuan lokon okupas Francio kun 169 gastigantoj. Francio havas ankaŭ la plej grandan nombron da urboj (91), kie troviĝas gastiganto. La pakistana urbo Multan siavice estas la urbo kun plej multe da adresoj (21).

 

      En la 188-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri iliaj loĝlokoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo.

 

    La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Rubén Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

 

    En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu alian. Ĝi ne anstataŭas la presitan libron sed ofertas aldonajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 2000 uzantojn.

 

    La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng