Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (IV)
2011-08-08

 

    Kamaradoj kaj amikoj, retrorigardante la disvolviĝon kaj progreson de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj ni povas veni al la baza konkludo: la partio estas ŝloŝilo por bone fari ĉinajn aferojn.

 

    Resumante la disvolvan procezon en la pasintaj 90 jaroj, ni venis al jena konkludo: la fundamenta punkto de nia partio por teni kaj disvolvi avangardecon de la marksisma politika partio estas: persisti en liberigo de pensoj, en la principo praktika kaj realisma, progresi kun evoluo de la epoko, trakti marksismon per scienca sinteno, gvidi novajn praktikojn per la disvolviĝanta marksismo, persisti en vero, korekti erarojn, firme iri laǔ sia propra vojo, ĉiam teni la spiritan movforton de la partio por disvolvi kaj antaǔeniri; persisti en ĉio por la popolo kaj sin apogi sur la popolo, tutkore labori por interesoj de la popolo, ĉerpi saĝojn kaj fortojn el la popolo, ĉiam teni intiman kontakton inter la partio kaj popolo; persisti en elekto de talentuloj laǔ ilia virto kaj kapabloj, vaste varbi talentulojn, instigi, kulturi kaj trejni talentulojn per aferoj, senĉese grandigi novajn fortojn, ĉiam teni viglecon de la partio; persisti en administrado de la partio, severa regado de la partio, ĝuste rigardi kaj senprokraste solvi elstarajn problemojn internajn de la partio kaj ĉiam teni sanon de la organismo de la partio.

 

    Nia partio devas klare vidi, ke en la nova situacio de profunda ŝanĝiĝo de la statoj monda, ŝtata kaj partia, altigi la partian nivelon en gvidado kaj regado, levi kapablojn kontraŭ koruptiĝo, degeneriĝo kaj eventuala danĝero, kaj fortigi konstruadon de la partio en rega kapablo kaj avangardeco. Ĉio ĉi alfrontas multajn novajn statojn, problemojn kaj defiojn neniam renkontitajn de ni antaǔe. La provoj de regado, reformado kaj pordmalfermo, merkata ekonomio kaj ekstera medio estas longdaǔraj, kompleksaj kaj severaj. Danĝeroj pri malstreĉiĝo de spirito, manko de kapabloj, apartiĝo de popolamaso, pasivo kaj korupto pli akre prezentiĝis antaǔ la partio, tial plenumi la taskojn por administri kaj severe regi la partion estas pli pezaj kaj pli urĝaj ol en ajna tempo de la pasinteco.

 

    Ni devas konsideri ĉion el la nova realeco, persisti en gvido de la partia konstruado per sciencaj teorioj, studo kaj solvo de grandaj teoriaj kaj praktikaj problemoj alfrontataj de la konstruado de la partio per reformada kaj kreiva spiritoj, direkti la okulojn al ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio, rapidigi antaǔenpuŝon de la socialisma modernigo, komplete koni kaj konscie uzi marksismajn leĝojn pri konstruado de la potenca partio, ĉiuflanke antaǔenigi la novan grandan projekton de la partia konstruado, kaj senĉese altigi ĝian sciencan nivelon.

 

    En la novaj historiaj kondiĉoj por altigi la sciencan nivelon de la partia konstruado oni devas persisti en liberigo de pensoj, esti praktika kaj realisma, progresi kun la epoka evoluo, energie akceli marksismajn ĉinigon, epokecon kaj publikecon kaj altigi la ideologian kaj politikan nivelojn de la partio.

 

    La disvolva procezo de la partio en la pasintaj 90 jaroj diris al ni, ke teoria maturiĝo estas bazo por politika firmeco, progreso kun la epoka evoluo en teorioj estas premiso por firma strebado en agado, pensa unuiĝo estas grava garantio por akordiĝo de paŝoj de la partio. Ĉinaj komunistoj firme kredas, ke la marksismaj fundamentaj principoj estas nerefuteblaj sciencaj veroj, ke la marksismo devas senĉese riĉiĝi kaj disvolviĝi sekve de praktika disvolviĝo. Ili neniam rigardas marksismon kiel malplenan, rigidan kaj mekanikan dogmon. La teoria fonto de marksismo estas praktiko, ĝia disvolva bazo estas praktiko, kaj ĝia ekzamena normo ankaǔ estas praktiko. Ne sukcesos ĉiuj faroj alkroĉiĝantaj al libroj, ignorantaj praktikon, superantaj kaj postiĝantaj al la praktika vivo. En kelkaj periodoj de la historio, ni iam faris erarojn kaj eĉ suferis severajn malvenkojn, kies baza kaǔzo estas, ke la tiama gvidpenso sin apartigis de ĉinaj realoj. Nia partio povas korekti la erarojn sin apogante sur fortoj de si mem kaj popolanoj, lukte batali post la malvenkoj kaj daǔre antaǔeniri pro tio, ke la partio denove restarigis kaj persiste plenumis la principon esti praktika kaj realisma. Pri tiuflankaj spertoj kaj instruoj nia partio faris sisteman resumon en "Rezolucio pri historiaj problemoj” kaj “Rezolucio pri historiaj problemoj post fondiĝo de la nova Ĉinio". Ni devas firme memori la spertojn kaj instruojn.

 

    La disvolviĝo de praktiko estas senlima por ĉiam, ankaǔ kono de la vero kaj kreivo de teorioj estas senlimaj por ĉiam. La praktikoj de la partio kaj popolanoj senĉese antaǔeniras kaj ankaǔ la teorioj por gvidi la praktikon devas senĉese antaǔeniri. La socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj certe senĉese plivastiĝos en kreiva praktikado de la partio kaj popolanoj, kaj la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj certe senĉese perfektiĝos en profundiĝo de reformado kaj pligrandiĝo de pordmalfermo. Tio certe malfermos vastan perspektivon por novkreo de teorioj. En la novaj historiaj kondiĉoj la ŝloŝilo por persisti en marksismo estas ĝustatempe respondi novajn demandojn elmetitajn de praktiko kaj doni sciencajn gvidojn al la praktiko. Ni devas ĝuste teni la grandan tendencon de la disvolviĝo de la mondo, ĝuste teni la fundamentan staton de la ŝtato en la primara socialisma periodo, profunde studi periodajn karakterizaĵojn de disvolviĝo de nia ŝtato, ĝustatempe resumi novajn spertojn kreitajn de la partio kaj popolanoj, dediĉi grandan atenton por kapti gravajn problemojn en disvolviĝo de ekonomio kaj socio kaj fari novan teorian resumon por ĉiam teni la sciencajn teoriojn en la eterna vigleco.

 

    Novkreo de teorioj faras ĉiun novan paŝon antaǔen, armado de teorioj devas sekvi la paŝon. Tio estas grava sperto de nia partio por fortigi sian konstruadon. Ni devas, laǔ postulo por konstrui marksisman kaj lerneman politikan partion, pli diligente lerni ĉiujn novajn sciencajn pensojn kaj sciojn kreitajn de la homa socio. Ĉiuj KPĈ-membroj kaj kadroj devas preni lernadon kiel spiritan idealon, profunde lerni kaj teni marksismon, leninismon kaj pensojn de Mao Zedong, profunde lerni kaj teni la socialisman teorian sistemon kun ĉinaj trajtoj, firme starigi mondkonceptojn kaj metodologiojn de la dialektika materiismo kaj historia materiismo, vere fari lernadon por starigi virton, por pliigi saĝon kaj entreprenadi. Ĉiuj KPĈ-membroj, precipe gvidantoj de la diversnivelaj organizoj de la partio devas senĉese altigi siajn pensan kaj politikan nivelojn, firmigi idealon kaj kredon, fortigi konsciecon kaj firmecon por senĉese batali por la aferoj de la partio kaj popolo, ne malstreĉiĝi, esti vere firma, neskuebla kaj neŝancelebla.

 

    En la novaj historiaj kondiĉoj por altigi sciencan nivelon de la partia konstruado ni devas persisti en la principo pri uzado de talentuloj laǔ iliaj moraloj kaj kapabloj, kombino de honesteco kaj kapabloj kaj preno de virto kiel la ĉefan principon por kolekti ĉiujn eminentulojn en la aferoj de la partio kaj la ŝtato.

 

Esperantigita de Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng