2011-08-08
La 5an de aŭgusto la brita ĵurnalo Taga Poŝto raportis, ke debutis sang-analizilo kun grandeco de kreditkarto, kiu povas precize testi aidoson en 15 minutoj. La scienca invento kun trarompa signifo estas bonvena en disvolviĝantaj landoj.
La plasta aparato nomiĝas mChip kaj estas esplorita de sciencistoj de usona Kolumbia Universitato. Ĝia produktkosto estas unu usona dolaro, malpli ol ĉiu ajn ekzistanta sang-analizilo pri aidoso. La aparato mChipi konsistas el dek sondaj regionoj. Specimeno da sango per nadlo estas sufiĉa por testi infektiĝon je HIV-viruso aŭ sifiliso en 15 minutoj. Simila al ilo por ekzameni gravedecon, la sang-ekzamenilo povas identigi pozitivon kaj negativon per koloroj, kaj oni povas tuj legi la konkludon.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|