Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantaj Novaĵoj en Julio de la jaro 2011
2011-08-08

 

Biblioteko el la brazila ŝtato Cearao ricevas esperantajn librojn

 

    Unu plia publika institucio ricevis librojn de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE). Je tiu ĉi fojo la favorata estis la Municipa Biblioteko Possidônio da Silva Bem, kiu troviĝas en la urbo Juazeiro do Norte, en ŝtato Cearao (nordorienta regiono de Brazilo). Estis sendita pakaĵo, kiu enhavis dek didaktikajn kaj literaturajn verkojn en aŭ pri Esperanto. De julio 2001 KKE donacis pli ol mil librojn al 102 brazilaj kaj 12 eksterlandaj institucioj, kadre de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn, kunordigata de Aloísio Sartorato.

 

Hotelo Esperanto estas konstruata

 

    Estas konstruata Hotelo Esperanto. La gastejo troviĝas en la malnova urbocentro de Bjalistok, naskiĝurbo de la kreinto de la Internacia Lingvo. La entrepreno estos enklasigita kiel tri-stela tiaspeca entrepreno. Ties posedanto administras ankaŭ la Kafejon Esperanto, en tiu sama urbo. La inaŭguro eble okazos en la tria sezono de la venonta jaro. La necesaj monrimedoj estis kunprovizitaj de la entreprenanto mem, de la Bjalistoka urbodomo kaj de Eŭropa Unio. La konstruado kostos proksimume kvin milionojn da eŭroj.

 

Esperantista muzikestro promesas fini la ĥaoson de la muzika terminaro

 

    La kolombia muzikestro Alfredo Aragón publikigis la libron Muzika Terminaro. La celo de tiu verko estas alfronti la problemon pri muzikaj teknikaj terminoj en Esperanto. Aragón eĉ trovas la situacion ĥaosa, danke al la influo de naciaj idiomoj. Ĉe la antaŭparolo la verkisto asertas, ke li provis solvi la aferon pere de precizajn kaj klarajn difinojn, tiamaniere, ke oni evitu senbezonajn neologismojn. La fina ĉapitro enhavas komparan analizon de la ekzistantaj vortoj kun tiuj, kiuj estis proponitaj de la muzikestro.

 

Britoj celebris la naskiĝtagon de Esperanto

 

    La angla esperantista movado festis en la lasta 26-a de julio la datrevenon de Esperanto. Temas pri la tago, kiam Zamenhof publikigis la unuan libron pri la Internacia Lingvo, laŭ la tiama rusa kalendaro. Esperanto-Asocio de Britujo kontaktis plurajn gazetojn cele al la informado pri la nuna situacio de la neŭtrala idiomo en la mondo. Inter la alsenditaj noticoj troviĝis tiu, kiu temis pri la uzado de Esperanto en reklamoj al la firmo British Telecom kaj tiu, kiu pritraktis la dungadon de esperanto-tradukistoj fare de brita registaro. Alia informo koncernas al la kampanjo ĉe la hejmpaĝo Twitter, kunordigata de la brazila esperantistino Renata Ventura.

 

Komenciĝis en Danujo la Universala Kongreso de Esperanto

 

    La lastan dimanĉon komenciĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Tiu evento okazas en Kopenhago, ĉefurbo de Danujo. La malferman solenon antaŭis unu minuto da silento, omaĝe al la viktimoj de la mortigado, kiu okazis lastsemajnfine en Norvegujo. Tuj poste la kongresanoj manifestaciis por la paco. Ĉeestis la ambasadoroj de Belgujo kaj Kubo, krom registaraj reprezentantoj de Francujo, Germanujo, Slovakujo kaj Bosnujo. Estis varme aplaŭditaj la salutmesaĝoj de la Ĝenerala Direktorino de UNESCO, Irina Bokova, kaj de Ludoviko Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto. La ĉi-jara kongreso estas dediĉita al la Internacia Jaro de Junularo. Ties ĉefa temo estas Dialogo kaj Interkompreno. Post la parolado de la UEA-prezidanto, Probal Dasgupta, okazis muziko-prezentado. La solenaĵo finiĝis per la himno La Espero. 1450 homoj aliĝis. La spiritisma movado aranĝis la kunsidon de Eldonejo Lorenz. La venontan jaŭdon la radioaŭskultantoj renkontiĝos kadre de la AERA kunveno. La 96-a Universala Kongreso de Esperanto finiĝis en la 30-a de julio (sabate).

 

Cirkulante en esperantista movado:

 

•Lastmarde okazis la kunsido de Kat-amikaro dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

•La kvanto da aŭskultantoj, kiun la radio-programo Esperanto, la Lingvo de Frateco sukcesis atingi laŭ IBOPE (Brazila Instituto pri Publika Opinio kaj Statistiko), vekas la atenton de la tutmonda Esperanto-movado.

•Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio elektis novan estraron.

•Dekoj da esperantistoj marŝadis en la Kopenhaga urbocentro la unuan tagon de la 96-a UK.

 

(Kontribuo de Fabiano Henrique kaj Aloísio Sartorato)

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng