Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (V)
2011-08-08

 

    La 90-jara historio de la partio montris al ni la principon, ke post difino de politika vojo gvidantaj kadroj estas ŝlosila faktoro. Tial elekti personojn virtajn kaj kapablajn kiel gvidantoj estas necesa postulo decidita de la principo kaj karakterizaĵo de la partio. La partio ne havas siajn apartajn interesojn krom tiuj de la popolanoj. Nia partio insistas pri tiu nobla principo, kaj donas vastan scenejon al tiuj, kiuj estas fidelaj al la popolo, radikantaj en kaj kontribintaj ĉion al la popolo, por elvolvi sian talenton. La problemoj, ĉu la socialisma vojo fariĝos pli vasta kaj ĉu la ĉina popolo realigos la grandan reprosperiĝon, dependas de tio, ke ĉu nia partio povas konstante kulturi sufiĉe da elstaraj personoj kaj ĉu tiuj kapablaj personoj povas libere elmontri sian talenton.

 

    Ni devas per pli vasta vidpunkto, pli alta idealo kaj pli granda kuraĝo plinovigi la metodojn pri la elektado kaj justa enoficigado de elstaraj kadroj por kiel eble plej rapide trovi ilin kaj doni al ili taŭgajn postenojn. Krome ni devas rigardi la virton de la kadroj kiel la ĉefan kondiĉon, elekti tiujn, kiuj havas stabilan politikan konfidon, veran kapablon, faris rimarkindajn atingojn, kaj estis ŝatataj de la popolamaso, kiel gvidantojn. Per tia metodo formiĝis la enoficiga sistemo kun principoj, ke la gvidantoj devas sin kulturi en virteco, konfidigi popolamason per nobla virto, per virto gvidi kaj lernigi aliajn. Ni devas insiste elekti gvidantojn laŭ iliaj laboroj kaj atingoj por ke la kapabluloj havu ŝancon prezenti siajn kapablojn kaj ni donu scenejon al la kapabluloj kaj samtempe ne suferigu al la honestaj personoj perdon, anstataŭ artifikistoj kaj karieristoj ni donu ŝancon al la elstaraj gvidantoj por ke ili kontribuu por la partio kaj la popolo.

 

    Kulturado de elstaraj kadroj estas gravega afero por disvolvo kaj transdono de la partio. Antaŭ ol junaj gvidantoj prenas la gravan taskon de la partio, estas necese por ili starigi ĝustajn mondkoncepton, potencokoncepton kaj karierokoncepton, kaj ili devas esti fidelaj al la afero de la partio, prizorgema al la popolamaso kaj devas sin koncentri en plenumado de laboroj kaj konstante sin perfektigi. La junaj gvidantoj devas memvole iri al la lokoj kun malfacilaj kondiĉoj, iri en kompleksajn ĉirkaŭaĵojn, iri sur ŝlosilaj postenoj por ekzerci siajn virton kaj laborstilon, altigi sian kapablon. Estas provite, ke post laboro en la kompleksaj ĉirkaŭaĵoj, ekzameno en gravaj bataloj, multaj junaj gvidantoj en la ekzercado fariĝis elstaraj. La aferoj de la partio kaj popolo estas esperoplena.

 

    Talentuloj estas ĉefa kaj strategia riĉfonto por disvolviĝo de la lando. Ĉiuj membroj de la partio kaj la tuta socio devas observi la gvidprincipon de respektado de laborado, scioj, talentuloj kaj kreivo, kaj havigi al si la konscion, ke ĉiu povas fariĝi talentulo, oni devas kuraĝe enpostenigi talentulojn al gvidanta posteno por la partia afero kaj por ke tiuj talentuloj havigu al si vastan kreivan platformon, disvolvan spacon kaj fariĝu kapabluloj por la nacio, popolo kaj patrio. Oni devas elkulturi precipe junajn talentulojn, la socio devas formi viglan situacion pri kulturado de talentuloj kaj ilia ĝusta enpostenigado por ke ili per sia talento pli bone kontribuu al la afero de la partio.

 

    Sub la nova historia kondiĉo por altigi la sciencan nivelon de la partia konstruado estas necese preni la homajn interesojn kaj rajtojn sur la unuan lokon kaj administri la ŝtaton por popolo. La partio devas havigi al si firman marksisman vidpunkton pri popolamaso, konscie paktiki la principon de popolamas-linion de la partio, konstante teni sang-karnan ligon kun la popolamaso.

 

    La 90-jara historio de la partio lernigis al ni, ke estas la nevenkela bazo de la partio la principo iri el la popolamaso, enradikĝi en popolamason kaj servi al la popolamaso. Preni la interesojn kaj rajtojn de la popolamaso sur la unuan lokon kaj administri la ŝtaton kun konscio de servo por popolanoj estas enkorpiĝo de karakterizaĵo de la partio kaj ĝiaj bazaj principoj pri tutkora kaj tutanima servado al popolo estas ankaŭ la plej alta normo de direktado, taksado kaj ekzamenado de ĉiuj reg-aktivadoj de nia partio. Tial ĉiuj membroj de la partio devas memori, ke konservado de intima kontakto kun popolamaso estas la plej granda avantaĝo de la partio, kaj forlasi ilin estas la plej granda danĝero por la partio. Tial estas necese por ni konstante preni la interesojn kaj rajtojn de popolo sur la unuan lokon de laboroj, kaj fari ĝin kiel startpunkton de ĉiuj niaj laboroj por atingi la celon, ke la potencoj estas uzataj por la popolo, nia zorgemo estas ĉiam rilata al la popolo, kaj la profitoj, kiujn ni gajnis, estas por ĝi. Dank' al tio nia laboro estos bazita sur la plej vasta kaj stabila popola fonto.

 

    Ĉiuj membroj de la partio devas meti popolanojn en la plej altan lokon de la koro, respekti ilian socian situacion, kaj kreivecon kaj devas lerni de ili, dank' al tio la parti-membroj povas radikigi la altiĝon de sia politika talento kaj fortigon de ŝtatarega kapablo profunde en la kreiva praktiko de popolo. Sub la nova situacio ni devas alte taksi kaj praktike fari la laborojn pri popolamaso, insistas pri interkonsiliĝo kun popolanoj en ŝtataregado, kaj pri aŭskultado de bezonoj de la popolamaso kaj ilia solvado. Ni devas sincere aŭskulti la dezirojn de la popolamaso, nia laboro devas reale speguli iliajn dezirojn, ni devas esti zorgemaj al la malfaciloj de la popolamaso, laŭleĝe protekti iliajn rajtojn ekonomian, politikan, kulturan kaj socian. Nur kiam ni tenas la popolamason en nia koro, ili povas teni nin en sia koro. Kaj ni traktas ilin kiel niajn familianojn, ili prenas nin kiel siajn familianojn. Diversnivelaj organizoj de la partio kaj la gvidantoj devas meti la laborgraviton en la popolamason, iri en la popolamason kaj labori por popolamaso por bone koni situacion de popolanoj, solvi problemojn por la popolamaso kaj esti zorgemaj al la popolanoj. Ni devas preni bazajn organizojn kiel ĉefan kulturejon de gvidantoj, intimigi rilatojn kun la popolamaso en la ĉiutaga vivo kaj plifortigi kapablojn de servado al la popolanoj, ni devas rigardi servadon al la popolamaso, kaj laboron de la bazaj organizoj de la partio kiel kernan taskon kaj devon por ke la bazaj partiaj organizoj fariĝu fortikaĵo en akcelo de disvolviĝo, pri servado de popolamaso, koncentrado de popolaj voloj kaj pri progresiĝo de socia harmonio.

 

Esperantigita de Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng