Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ruĝaj vojaĝlinioj estas multe ŝtataj en Ĉinio
2011-08-08

 

de YUAN YUAN

 

 

 Vizito al jujub-ĝardeno de Yan' an, iama rezidejo de la centralo de KPĈ

 Vizito al domo en Zunyi de Guizhou, kie okazis grava kunveno de KPĈ ŝanĝinta la situacion de la ĉina revolucio

 

    Ĉirkaŭ la 90-a datreveno de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, diversaj vojaĝlinioj kunligantaj multajn famajn lokojn en la historio de la ĉina revolucio estas aparte ŝatataj de la ĉinaj popolanoj. Tiuj lokoj inkluzivas la Sudan Lagon en la urbeto Jiaxing de la provinco Zhejiang en la sudorienta parto de Ĉinio, la placo Tian' anmen en Pekino, Jinggang-montaro en la provinco Jiangxi en la sudorienta parto de Ĉinio, la revolucia sanktejo Yan' an de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio.

 

    Post 7-jara disvolvo, turismado de ruĝaj vojaĝlinioj fariĝis nova kreska punkto de la turisma industrio de Ĉinio. Laŭ antaŭkalkulo, ĝis 2015, pli ol 800 milionoj da homoj vojaĝos laŭ ruĝaj vojaĝlinioj, la averaĝa jara kresko estos 15% kaj tio konsistigos 1/4 de la totala nombro de la enlandaj turistoj; la sinteza enspezo espereble superos 200 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.5 juanoj egalas al unu usona dolaro) kaj la averaĝa jara kresko estos 10%; la totala rekta enlaborigo estos 500 mil homoj kaj la nerekta -- 2 milionoj da homoj. Intertempe, la merkata spaco de la ruĝa turismado grandskale larĝiĝos, kaj ĝia disvolviĝo daŭros en la stato sana kaj daŭrigebla.

 

    Shi Peihua, estro de la fakula grupo de la du-perioda projekto pri la ruĝa turismado de la tuta lando, konigis, ke la plej grandaj ĉarmo kaj allogo de ruĝa turismado kiel novstipa tema turisma formo kuŝas en malkovro de ĝia enhavo. En la unua-perioda projekto (2004-2010), oni unua-foje difinis la koncepton kaj enhavon de la ruĝa turismado, dum la nova 5-jara plano (2011-2015), oni pli profunde ekspluatos la liniojn de la ruĝa tursmado. Unuflanke, oni densigis la epokan koloron de la ruĝa turismado, inkluzivigante memorigajn lokojn kaj objektojn post fondiĝo de la nova Ĉinio, precipe tiujn naskitajn post la ekpraktikado de reformado kaj pordo-malfermo, metante la enkorpigitajn ruĝan historion kaj ruĝan spiriton en la kategorion de la ruĝa turismado; aliflanke, oni metis la historiajn postlasaĵojn de la gravaj eventoj kaj tiujn de gravaj personoj, kiuj reprezentis malsamajn historiajn periodojn de post la jaro 1840 kun la patriotisma spirito kaj revolucia tradicio kiel la temo, en la kategorion de la ruĝa turismado por enkorpigi la historian heredeblecon kaj plibone montri la historian procedon dum la pli ol 100 jaroj, en kiu Ĉinio sin turnis el malriĉeco kaj postrestinteco kaj iris al liberiĝo, fortiĝo kaj prospero de la nacio.

 

    En la lastaj jaroj pli kaj pli prosperis la ruĝa turismado. Nemalmultaj familioj vojaĝis laŭ ruĝaj linioj por viziti la vidindejojn kun ruĝa temo, uzante la oran semajnon malfacile havigeblan dum la jaro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng